Neĝoglobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
neĝa globo kun figureto de Kristnaska Viro
Video de neĝa globo. Motivo: Vieno
Plasta aŭstralia Memoraĵo laŭ la koncepto de neĝaj globoj
Knabino tenanta neĝoglobo

Neĝoglobo estas dekoracio en formo de travidebla pilko kutime farita el vitro gluita al fundo el ceramiko aŭ aliaj materialoj. La vitro enfermas malgrandajn modelojn de urboj, pejzaĝoj aŭ figuroj. La pilko estas plenigita kun akvo miksita kun malgrandaj pecoj de stiroŝaŭmo aŭ brileto simulanta la efikon de neĝo kiu okazas post skuado de la pilko. Ekzistas certaj modeloj kiuj havas enkonstruitan muzikskatolon aŭ mekanikan keston kiu igas la objekton rotacii ene de la pilko.

Nuntempe, la pilkoj estas uzataj, interalie, kiel komuna suveniro ĉie tra la mondo kaj estas uzata por kolektado simila al iu ajn industria produkto produktita en diversaj formoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas preciza informo pri kiam la unua neĝoglobo estis kreita. Sed ĝia supozata populareco devenas de la frua 19-a jarcento en Francio. Neĝogloboj estis lanĉitaj ĉe la Pariza Universala Ekspozicio en 1878, kaj antaŭ 1879 almenaŭ 5 aŭ pli da firmaoj produktis kaj vendis Neĝoglobojn ĉie en Eŭropo. En 1889 ili kreis Neĝoglobon enhavantan modelon de la Eiffel-Turo konstruita por festi la Internacian Ekspozicion en Parizo, kiu markis la centjariĝon de la Franca Revolucio. Neĝbuloj iĝis popularaj en Anglio dum la viktoria periodo, komence de 1920 la pilkoj komencis esti oftaj en Usono, kie ili iĝis populara kolektaĵo. Multaj el tiuj pilkoj estis produktitaj fare de la Atlas Crystal Works, en Germanio kaj Usono.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • La filmo Citizen Kane (1941) startas kun Charles Foster Kane enlita tenanta neĝoglobon, kaj dirante, "Rosebud ..."; la globo falas el sia mortanta mano kaj rompiĝas. La kinhistoriisto Paul Malcolm notis, ke la disigita enhavo de la neĝoglobo paralelas kun la disa aŭ "disigita" historio de Kane kiu disvolviĝos dun la filmo.[1]
  • La speciala eldono VHS de la filmo Fargo (1996) inkludis neĝoglobon, kiu se skuita, disigis kaj neĝon kaj "sangon".[2]
  • En la filmo Unfaithful (2002), Edward Sumner (Richard Gere) uzas la neĝoglobon, kiun li donacis al sia edzino Connie (Diane Lane) kiel armo por mortigi ŝian amanton Paul Martel (Olivier Martinez).
  • En la filmo Snowglobe (2007), magia neĝoglobo transportas la protagoniston al mondo kie la spirito de Kristnasko pluas.
  • En la filmo Coraline, bazita sur romano de Neil Gaiman, la gepatroj de Coraline estas enprizonitaj en suvenira neĝoglobo el la Detroita Bestoĝardeno.
  • En la frua kurta filmo de Pixar nome Knick Knack (1989) neĝogloba neĝulo klopodas por eliri el sia neĝoglobo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2011) The Language and Style of Film Criticism. Taylor & Francis.
  2. Burr, Ty, "Summer Films: Synergy, A Few Words in Defense of Swag", The New York Times, 2a de Majo, 1999.