Neerpelt
| Neerpelt | |||
|---|---|---|---|
| municipoparto | |||
|
| |||
| municipoparto (2019–) municipo en Belgio (–2018) | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | |||
| Provinco | |||
| Poŝtkodo | 3910 | ||
| Kodo laŭ NIS | 72025 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 17 174 (2018) [+] | ||
| Loĝdenso | 374 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 51° 14′ N, 5° 26′ O (mapo)51.227245.43173Koordinatoj: 51° 14′ N, 5° 26′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 42,78 km² (4 278 ha) | ||
| Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Neerpelt (nederlande, proksimuma prononco [NE:Rpelt]) ĝis la fino de 2018 estis municipo en Belgio, kaj ekde 2019 kun la apuda municipo Overpelt konsistigas pli larĝan municipon Pelt. Komence de januaro 2016 ĝi havis 16 969 loĝantojn, kaj laŭ la stato de 2018 tie vivis 17 174 loĝantoj sur areo de 42,78 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 401 loĝantoj/km². La teritorio ĝis 2018 havis komunan limon kun Valkenswaard, Bocholt (Belgio) kaj Overpelt. La malnova kaj ankaŭ nova municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Maaseik. Ekde 1977 la municipoj Grote Heide, Herent kaj Sint-Huibrechts-Lille apartenis al Neerpelt, la ĉefa municipo. Neerpelt situas proksime de la nederlanda landlimo kaj je 25 km sude de Eindhoven.
Eŭropa Muzikfestivalo por la Junularo
[redakti | redakti fonton]En Neerpelt okazas jam ekde la jaro 1953 renoma konkurso por junularoĥoroj kaj - orkestroj. Tiu ĉi Eŭropa Muzikfestivalo por la Junularo, okazas alterne por ĥoraj kaj instrumentaj ensembloj.
Personecoj
[redakti | redakti fonton]Gefiloj naskitaj en Neerpelt :
- Jean Laurent (1909–2001), violinisto kaj muzikpedagogo
- Stijn Coninx (* 1957), filmreĝisoro
- Wim Mertens (* 1953), komponisto kaj muziksciencisto
- Roy Sentjens (* 1980), konkursbiciklisto
- Raf Simons (* 1968), industrio- kaj mododezajnisto
- Belle Pérez (* 1976), kantistino
- Hans Vanaken (* 1992), futbalisto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la muzikfestivalo EMJ (en 7 lingvoj)
- Najtingalo - Kristiaan Van Ingelgem - Villanella junulara koruso - Laakdal (filmo en Jutubo)
- Oficiala retejo de la municipo Neerpelt (nederlande)
| |||||||||||||




