Nelzir Allard
Nelzir Allard | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-a de oktobro 1798 en Parthenay | ||||
Morto | 23-a de oktobro 1877 en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo • École d'application de l'artillerie et du génie vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Georges-Joseph Allard vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • soldato vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
| |||||
Deputito de Deux-Sèvres | |||||
Dum | 1837 – 1848 1876 – 1877 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nelzir Allard (n. la 27-an de oktobro 1798 - m. la 23-an de oktobro 1877) estis franca politikisto.
Li estis maldekstra deputito de la departemento Deux-Sèvres en la periodo de la julia monarkio, de 1837 ĝis 1848, samtempe plenumante militistan karieron. Li profesie ekspertiĝis pri militfortikaĵoj, precipe tiuj de Parizo. Li atingis la rangon de brigadgeneralo en 1851 kaj diviziogeneralo en 1857.
Nelzir Allard plie fariĝis membro de la Ŝtatokonsilio, kies sekcion pri milito kaj kolonioj li prezidis. En la lasta parto de sia vivo, Allard estis elektita kiel ĝenerala konsilanto kaj por lasta mandato de deputito en 1877. Li tiam apartenis al la bonapartisma politika partio Appel au peuple.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Dictionnaire des Parlementaires français, Robert et Cougny (1889)