Neoklasika ekonomika skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ekde 1870, la burĝa ekonomika penso transiris nebulan periodon antaŭ marksismo, la klasika skolo, bazita sur Adam Smith, kaj fiziokratio ne oferis sufiĉajn respondojn al kritikoj de Karl Marx. Tiam aperis, sub influo de Pozitivismo, la Neoklasika skolo, kiu modifis la metodojn de ekonomikaj studoj, ĉefe per la uzo de statistiko.

Laŭ tiu teorio, homo estas racia, do ekvilibras siajn enspezojn kaj elspezojn. La Neoklasika skolo solidigis la liberalan penson. Ĝi postulas konkurencan ekonomian sistemon kiu emus, aŭtomate, al ekvilibro.

Subskoloj[redakti | redakti fonton]

Oni povas dividi ĉi tiun skolon en kvar subskoloj:

  • Skolo de Vieno, aŭ Aŭstra Psikologia skolo;
  • Skolo de Lausanne, aŭ Matematika Skolo;
  • Skolo de Cambridge;
  • Sveda Neoklasika skolo.

La unua formulis novan teorion pri valoro, bazita sur uzebleco (teorio de subjektiva valoro), t. e., la valoro ne estas determinata nur de kvanto, sed ankaŭ de kvalito. Oni kreis tiun teorion por kontraŭigi la teorio pri valoro de Marx. La teorio pri valoro estas samtempe la bazo kaj la plej malvigla parto de marxisma teorio. Se oni akceptas la marksiman teorion pri valoron, tiu ne eblas nei la tutan teorion, kiu estas tre logika disvolvigo de teorio pri valoro. La neoklasika skolo diris ke la valoro de laboro dependas de valoro de varo, ĉar akiranto povas akcepti la prezon aŭ ne.

La Skolo de Lausane ankaŭ nomata teorio de ĝenerala ekvilibro, enfazis la interdependigo de ĉiuj prezoj de ekonomia sistemo por teni la ekvilibron.

La teorido de parta ekvilbroSkolo de Cambridge konsideris ke la economiko estas studado pri homan agon en ekonomiaj aferoj, tial, la economiko estas scienco pri homa konduko, ne pri riĉeco.

Fine, la Sveda Neoklasika skolo kunigis la analizo de monsistemo al analizo de reala sistemo, kio, post ankaŭ faris Keynes.


Bazitaj en tiuj novaj modeloj, la neoklasikaj ekonomikistoj revidis ĉiun klasikan ekonomian analizon celante faris ekonomikon "sciencon" (Marx, ekzemple konsideris ekonomikon "filozofio").

Marshall.gif


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]