Neot Kedumim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Neot Kedumim
נאות קדומים hebree

Neot Kedunim 73098.png

Pozicio
Lando Israelo
Situo Ben Shemen Arbaro
Koordinatoj 31° 57′ N, 34° 59′ O31.95023333333334.975963888889Koordinatoj: 31° 57′ N, 34° 59′ O
v  d  r
Information icon.svg

Neot Kedumim - Biblipejzaĝa Rezervo en Israelo (נאות קדומים , Neot Kedumim - the Biblical Landscape Reserve in Israel) estas "Biblia Ĝardeno" dediĉita al la naturo de la Juda Biblio kaj ankaŭ naturrezervejo situa en Ben Shemen Arbaro kaj proksime de la urbo Modi'in ĉe Itinero 443, inter Jerusalemo kaj Tel Aviv, Israelo.

Neot Kedumim signifas agrablan paŝtejon (aŭ kabanon) antikvan.

Neot Kedumim estas provo re-krei la fizikan lokon de la Biblio. La parko kovras areon de ĉirkaŭ 2,5 km². La ideo planti tiun ĝardenon datiĝis el 1925. En 1964, tero estis asignitaj por la projekto kun la helpo de la ĉefministro David Ben-Gurion.

Neot Kedumim komprenas serion de naturaj kaj agrikulturaj pejzaĝoj, inter ili la Arbaro de Lakto kaj Mielo, la fabelo Alta Kanto de Salomono, la vitejo Jesaja kaj la Kampoj de la "Sep Specioj". Afiŝoj tra la ĝardeno citas rilatajn judajn tekstojn en hebrea kaj en angla.

Neot Kedumim organizas vizitojn por grupo, kiuj tion petas. Ĝi estas ankaŭ alirebla por individuoj, kiuj povas promeni helpe de mapo de la parko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]