Newton da Costa
Newton da Costa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de septembro 1929 en Kuritibo |
Morto | 16-an de aprilo 2024 (94-jaraĝa) |
Lingvoj | portugala • angla |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Federacia Universitato de Paranao |
Okupo | |
Okupo | matematikisto filozofo |
Newton Carneiro Affonso da Costa (16-a de Septembro 1929 en Kuritibo, Brazilo 16-an de aprilo 2024) estis brazila matematikisto, logikisto, kaj filozofo. Li studis inĝenieradon kaj matematikon en la Federacia Universitato de Paranao en Kuritibo kaj la titolo de lia doktoriga disertacio en 1961 estis Topologiaj spacoj kaj kontinuaj funkcioj.[1]
Li estis profesoro de la Federacia Universitato de Paranao, de la Universitato de San-Paŭlo, kaj de la Ŝtata Universitato de Campinas. Li estis ankaŭ vizitanta profesoro en institucioj de Aŭstralio, Francio, Usono, Pollando, Italio, Argentino, Meksiko kaj Peruo.[2] Aktuale li estas vizitanta profesoro en la Departamento de Filozofio de la Federacia Universitato de Sankta Katarino.
Liaj verkoj, publikigitaj en pli ol 250 libroj, temas pri kampoj tiom diversaj kiom filozofio de la scienco, filozofio de la fiziko, teorioj de la vero, fundamentoj de la matematiko, ekonomiko, teorio de komputado kaj juro, inter aliaj fakoj.[3]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- N.C.A. da Costa, Lógica Indutiva e Probabilidade. Hucitec-EdUSP, 2a. ed., São Paulo, 1993.
- N.C.A. da Costa, Logique Classique et Non-Classique. Paris, Masson, 1997.
- N.C.A. da Costa, O conhecimento científico. São Paulo, Discurso Editorial, 2a. Ed., 1999.
- N.C.A. da Costa and S. French, Science and Partial Truth: A Unitary Approach to Models and Scientific Reasoning. (Oxford Studies in Philosophy of Science), Oxford University Press, 2003.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [1]
- ↑ Newton da Costa: Paixão e contradição en Revista Pesquisa
- ↑ «Newton da Costa um lógico em busca da quase-verdade». Folha de S.Paulo