Niña de La Puebla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dolores Jiménez Alcántara, La Puebla de Cazalla (Sevilo), 28-an de julio 1909 Malago, la 14-an de junio 1999), konata kiel La Niña de la Puebla estis la plej granda flamenka kantistino.

Blinda ekde sia infan-aĝo, ŝi estis la plej altkvalita kaj konata flamenka kantistino de la 20-a jarcento. Ŝi kantis sur scenejo unuafoje en la vilaĝo Morón de la Frontera, kie ŝi loĝis, kaj poste ŝi atingis du premiojn en flamenk-konkursoj en Marchena kaj Osuna, aliaj vilaĝoj de la provinco Sevilo. En Sevilo ŝi debutis en la jaro 1931 kaj je la sekvanta jaro en Madrido. Unu el ŝiaj unuaj diskoj estis ŝia versio de la popola kanto Los Campanilleros, la kantaĵo fariĝis en ŝia voĉo tiel fama, ke ekde tiam prezenti al La Niña de la Puebla ĉe iu ajn festivalo estis kiel aŭdi tiun kantaĵon.

En la jaro 1936 ŝi organizis turneon tra Hispanio kun sia flamenka festivalo. Post la hispana civila milito, en la jaro 1947, ŝi denove vojaĝis tra la hispana ŝtato kun sia flamenka festivalo kie kantis imponaj kantistoj kiel Juanito Valderrama, Pepe Marchena, Pepe Pinto, Rafael Farina kaj multaj aliaj. Ekde la jaro 1978 ŝi ricevis nombrajn omaĝojn, inter tiuj elstariĝas tiu okazinta en Malago en la jaro 1986. En la jaro 1999, naŭdekjaraĝa, en Onubo ŝi ekkantis post la ricevo de omaĝo kaj ŝi, subite, suferis koratakon. Laŭ la flamenkaj fakuloj, La Niña de la Puebla estis sen-egala kantistino en kantaĵoj kiel malagueñas, granaínas kaj tarantos.