Nick Simper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nick Simper
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1945 (1945-11-03) (78-jaraĝa)
en Norwood Green, Southall, Middlesex
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Bishopshalt School
Okupo
Okupo basisto • gitaristokantoverkisto
Verkoj Warhorse
Shades of Deep Purple
TTT
Retejo http://www.nicksimper.com/
vdr

Nick Simper (naskiĝis la 3-an de novembro 1945 en Norwood Green, Middlesex, do nun 78-jara) estas angla popmuzikisto kaj basgitaristo. En 1968 li estis fonda membro de la rokmuzika grupo Deep Purple. Tamen jam en 1969 lin anstataŭis Roger Glover. Nick Simper ricevis 10,000 britajn pundojn (£) da rekomenco post forlasado de Deep Purple. Li tiam nelonge aliĝis al la muzikgrupoj Marsha Hunt Band kaj Screaming Lord Sutch antaŭ ol li formis sian propran grupon Warhorse en aŭgusto 1970. Tiu grupo registris du longdiskojn, kiuj relative bone vendiĝis pro lia pasinteco kiel Deep Purple-membro, sed ne atingis la sukceson kiun li esperis. Intere ili nomis sin Iron Horse ("fera ĉevalo") por mallonga tempo. Post kiam la grupo disiĝis en 1974, Nick Simper plumuzikas en diversaj formacioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]