Nicolás Maduro
Nicolás Maduro Moros (naskiĝis la 23-an de novembro 1962), estas venezuela politikisto kaj Prezidento de Venezuelo (de la 5-a de marto 2013 ). De oktobro 2012 ĝis lia elekto kiel Prezidento li estis Vicprezidento de Venezuelo, plejparte sub Prezidento Hugo Chávez. Li estis ministro pri eksterlandaj rilatoj de aŭgusto 2006 ĝis januaro 2013. Li estas priskribita kiel "agrabla eksa busŝoforo kiu fariĝis sindikatestro, parlamentano, ministro", kaj la "plej kapabla administranto kaj politikisto en la interna rondo de Chávez."

Je la 8-a de novembro 2012, dum televida alparolo anoncanta ke li veturos ree al Kubo por urĝa operacio pro la reokazo de kancero, Chávez nomis Maduron kiel lia posteulo "se io ajn okazus al mi." Diosdado Cabello deklaris sian subtenon de la decido. Chávez estis mortonta la 5-an de marto 2013.
Naskiĝis li en Karakaso, kaj edukiĝis en la Liceo Ávalos, publika mezlernejo okcidenta de la urbo. Busŝoforo, li komencis sian karieron politikan kiel neoficiala sindikatisto dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam la sindikatoj estis ankoraŭ malpermesataj. Li edziĝis kun Cilia Flores, simile aktivulino.
En 1992 Hugo Chávez enkarceriĝis pro fiaska puĉo, sed en 1994 Maduro kaj lia edzino, Cilia Flores, sukcesis liberigi lin. Maduro iĝis parlamentano en 1998. Je la 9-a de aŭgusto 2006, li estis nomita ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj je la 13-a de oktobro 2012, vicprezidento.
De la 5-a de marto 2013 li plenumis la devojn de prezidento de Venezuelo, kaj de la 19-a de aprilo oficiale ekoficis, kaj de la 10-a de januaro 2019 oficiale ekoficis kiel prezidento de Venezuelo en la dua oficperiodo.
Meze de januaro 2019 komenciĝis akraj surstrataj protestoj por forigi lin de la posteno de prezidento pro la terura falo de la ekonomio de la lando.
La 26-an de marto 2020 la Usona Departmento de Justico anoncis akuzojn kontraŭ Nicolás Maduro kaj altrangaj oficialuloj pri droga terorismo pro ties kunlaboro kun gerilanoj strebantaj venigi kokainon al Usono.
Kidnapo de Usono
[redakti | redakti fonton]En la fruaj horoj de la 3-a de januaro 2026 okazis diversaj usonaj militaj atakoj kontraŭ celoj en Venezuelo. Kadre de tio la prezidanto Nicolas Maduro kaj lia edzino Cilia Flores estis kidnapitaj kaj forkondukitaj al Novjorko, kie ili estis enprizonigitaj sub la akuzo de drogokomercado[1].
| Antaŭe: | Prezidanto de Venezuelo | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Hugo Chávez | 2013 - 2026 | Delcy Rodríguez |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Trump gibt Gefangennahme von Präsident Maduro bekannt ("Trump anoncas malliberigon de prezidanto Maduro") en la retejo de la televida korporacio SRF de la neŭtrala ŝtato Svislando la 3-an de januaro 2026 (germane)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Nodal via Venezuela Info. "Ignacio intervjuas Nicolason Maduron en Venezuelo", Sennaciulo, 1441-1443, julio-septembro 2025, pp. 7-10. Tradukis Roland Platteau.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ministerio del Poder Popular para Relaciones Exteriores Arkivigite je 1998-12-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Nicolás Maduro Moros, Ministro del Poder Popular para Relaciones Exteriores Arkivigite je 2009-03-16 per la retarkivo Wayback Machine

