Niederbuchsiten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Niederbuchsiten
Blazono de Niederbuchsiten
Niederbuchsiten
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gäu
Koordinatoj  47° 17′ 50″ N 7° 46′ 15″ O / 47.29722 °N, 7.77083 °O / 47.29722; 7.77083 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 50″ N 7° 46′ 15″ O / 47.29722 °N, 7.77083 °O / 47.29722; 7.77083 (mapo)
Areo 5,49 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 4626
Komunumkodo 2405
Mapo de Niederbuchsiten
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Niederbuchsiten estas komunumo en la distrikto Gäu en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 961 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niederbuchsiten situas en la centro de la distrikto Gäu sudo de la rivero Dünnern.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niederbuchsiten limas en nordo al Oberbuchsiten, en oriento al Neuendorf, en sudo al Wolfwil, kaj en okcidento al Kestenholz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Niederbuchsiten situas ĉe la kantona vojo n-ro 268.1 de Kestenholz al Olten. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 4 kilometrojn okcidente en Oensingen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per busolinioj al Olten kaj al Kestenholz. Aliflanke de Dünnern en Oberbuchsiten troviĝas stacidomo de la fervojlinio de Olten al Soloturno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niederbuchsiten datiĝas el la jaro 1040 kiel vico Buxita. En la jaro 1416 Niederbuchsiten fariĝis posedaĵo de Berno. En la jaro 1463 la senjoreco pri Niederbuchsiten transiris al Soloturno kaj ĝi fariĝis parto de la Supra Distrikto de la Voktejo Bechburg, kies tribunalejo estis Oensingen. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]