Kultivata nigelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nigella sativa)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kultivata nigelo
Nigella sativa
Nigella sativa
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Nigelo Nigella
Specio: Kultivata nigelo Nigella sativa
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kultivata nigelo (latine Nigella sativa, alilingve ankaŭ kiel arabe حبة البركة, habbatul barakah "la benita greno", angle black seed kalonji oil, black cumin seed oil, Nigella seeds, habbatus sauda, black onion seeds, france graine de Nigelle, germane Schwarzkummel, nederlande zwarte komijn) estas planta specio en la genro nigelo (Nigella) kaj la familio ranunkolacoj (Ranunculaceae). En multaj naciaj lingvoj ĝi nomatas "nigra kumino" aŭ "nigra karvio", sed ĝi parencas nek al kumino nek al karvio.

Ĝi estas tre renoma en islamaj landoj en formo de kuracoleo[1][2] aŭ en la ajurveda medicino konata sub la nomo upakunchikaa.

En 2010, Nestlé serĉis registri patenton por la uzado de Nigella sativa kiel natura traktilo kontraŭ manĝaĵalergioj[3][4].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

floro vidata deflanke
Nigella sativa - Muzeo de Tuluzo

Kultivata nigelo kreskas kiel svelta ĝis fortika unujara planto kaj atingas altecon de 15 ĝis 50 cm. La plantopartoj super la grundo estas loze harkovritaj foje kun glandaj triĥomoj. La rekta tigo en la supra parto estas striata. La dentaj folioj havas pintajn finaĵojn.

La planto famas pro multaj kuracaj virtoj.

Citaĵo
 Kultivata nigelo kuracas ĉiun malsanon - krom la morto.[5] 

Tiu ĉi citaĵo de Mahometo (570–632 de nia erao) en Hadito kontribuis al granda populareco de la kuraca planto dum la pasintaj jarcentoj en la tuta islama mondo. Sed ankaŭ en ne-islamaj socioj de Azio la kuracaj efikoj aparte kontraŭ alergiaj malsanoj de jarcentoj estas tradicia parto de la loka tradicia medicino.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (germana) Peter Schleicher, Mohammed Saleh, Hans Wagner: Natürlich heilen mit Schwarzkümmel. Südwest-Verlag 2001, ISBN 978-3-517-08137-3.
  • (franca) Fabienne Orsi, La nigelle, une épice d'intérêt médicinal, Faculté de pharmacie de Grenoble, 2005, 174 p., tezo.
  • (pola) Paweł Lis: Kuchnia Słowian. O żywności, potrawach i nie tylko. Kraków: Libron, 2009. ISBN 978-83-7396-839-4.
  • (angla) Peter Schleicher, Mohamed Saleh, Dr Schleicher Peter, Black Cumin :The Magical Egyptian Herb for Allergies, Asthma, Skin Conditions and Immune Disorders, 2000.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Oficina kumino

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Natural remedies (naturaj rimedoj).
  2. (angla) Nigela sativa, Zarqa, Jordanio, 2018
  3. (angla) Patent WO2010133574: Opioid receptors stimulating compounds (thymoquinone, nigella sativa) and food allergy. Publikigita la 25-an de Novembro 2010, Inventintoj: Sophie Nutten, David Philippe, Annick Mercenier, Swantje Duncker.‌
  4. (angla) Edward Hammond: Food giant Nestlé claims to have invented stomach soothing use of habbat al-barakah (Nigella sativa). TWN Third World Network Briefing Paper 5, New Delhi, alirite la 3-an de Novembro 2013 (PDF; 183 kB).
  5. retejo alim.org