Nigra Januaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nigra Januaro (ruse Чёрный январь, azere Qara Yanvar - januaraj tagoj) - soveta masakro de civiluloj kulminis la 20-an de januaro 1990 en Bakuo (ĉefurbo de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko, hodiaŭ Azerbajĝano). Temis pri akra konfronto inter la sovetaj armitaj fortoj kaj la azeroj.

La 20-an de januaro 1990, la sovetaj trupoj kaj la Ministerio pri internaj aferoj (entute: 20.000 homoj) eniris la urbon Bakuo. La bataloj estis tre perfortaj okazigante 137 mortintojn kaj 700 vunditojn. La bataloj daŭris tri tagojn. Moskvo deklaris ke la kialo por tiu atako estis la preventado de etnaj perfortoj, ĉar dum kelkaj tagoj en la urbo daŭris kontraŭarmenaj pogromoj. Tamen en Bakuo ne ekzistis azera armita rezistomovado, ĉiuj mortigitoj estis civiluloj.

Fono de la eventoj[redakti | redakti fonton]

En Azerbajĝana SRR fine de ekzisto de Sovetunio politika situacio iĝis ĉiam pli kaj pli streĉa lige al pligrandiĝanta azera-armena konflikto pri Montara Karabaĥo. Forpelo de azeroj de Milita Karabaĥo kaŭzis protestojn de loĝantaro de Azerbajĝano, dum kiuj oni postulis demision de la gvidantoj de Azera SRR. La 13-an de januaro 1990 sur paĝoj de Pravda aperis alvoko de la plej altaj regopovoj al loĝantaro de Azerbajĝana kaj Armena respublikoj pri haltigo de superfortaĵoj kaj plua vivo en paco. Ĝi ne povis atingi entreprenatajn celojn. Ankoraŭ la saman tagon manifestacio de la Popola Fronto de Azerbajĝano en Bakuo ŝanĝiĝis en kontraŭarmena pogromo. Laŭ pritakso de certaj aŭtoroj la evento estis provokita de sovetaj specialaj servoj, por krei pretekston por armea interveno en Bakuo. Aliaj esploristoj indikas internajn kunpuŝiĝojn en Komunista Partio de Azerbajĝano kaj strebojn de kelkiuj ĝiaj ĉefaj aktivuloj por forigi ĝeneralan sekretarion Əbdürrəhman Vəzirov.

En la pogromo de armenoj pereis de 66 ĝis 86 personoj, 200-300 iĝis vunditaj. Popola Fronto de Azerbajĝano detenis sin de la evento agnoskinte ĝin malutila por interesoj de azeroj. Tamen pluraj agantoj de la organizo partoprenis aktive en atakoj kontraŭ armenoj, nur parto de ili aktive kontraŭstaris defende de armenoj.

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La 21-an de januaro Elmira Qafarova, prezidantino de Prezidiumo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Azerbajĝano, nome de azera nacio eldonis deklaron, en kiu protestis kontraŭ enkonduko de krizostato kaj masakro de Bakuo.

En la unuaj artikoloj pri la eventoj "Pravda" neis, kvazaŭ viktimo de la interveno estis civiluloj. Malgraŭ tio kelke da tagoj poste Miĥail Gorbaĉov kondolencis pro la masakro.

Interveno en Bakuo ne plenumis sian bazan premison – Popola Fronto de Azerbajĝano daŭrigis sian agadon, en tio organizadon de publikaj manifestacioj.

Neniu el demokratiaj landoj de Okcidenta Eŭropo kondamnis la intervenon en Bakuo. Sur paĝoj de usona gazetaro troviĝis tamen pozitivaj komentoj rilatantaj al la tuta evento, priskribanta tion, kiel milican kampanjon kontraŭ atakoj al armenoj. La masakron kondamnis nur turkaj kaj iranaj regopovoj.

Ŝehidlar Ĥijabani (Promenejo de la Martiroj)[redakti | redakti fonton]

La Promenejo de la Martiroj estas memoriga parko kies panorama vido etendiĝas de la Kaspia Maro ĝis la tuta urbo. Ĝi estis dediĉita al la viktimoj de la sovetaj subpremitaj konfrontoj (la 20-an de januaro 1990) kaj de la armena invado tuj post la sendependeco. Ĝi konsistas el tombejo kie la viktimoj estis entombigitaj kun ĝardenoj el pluraj arboj kiaj pinoj kaj cipresoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • P. Kwiatkiewicz, Przemiany polityczne w Azerbejdżanie. Od republiki radzieckiej do współczesnego państwa (Politikaj ŝanĝiĝoj en Azerbajĝano. De soveta respubliko ĝis ntempa ŝtato), Wydawnictwo Adam Marszałek, Toruń 2013, ISBN 9788377805329