Nikifor Dmitrijeviĉ Zenin
Nikifor Dmitrijeviĉ Zenin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1869 en Gostilovo |
Morto | 12-an de aprilo 1922 (53-jaraĝa) en Jegorjevsk |
Tombo | |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Okupo | |
Okupo | fotisto esperantisto pentristo ĵurnalisto |
Nikifor Dmitrieviĉ Zenin (ruse Никифор Дмитриевич Зенин) estis rimarkinda aktivulo de rusa malnova ortodorsa rito (Древлеправославная Церквь Христова), esperantisto, verkisto kaj, verŝajne, libroeldonanto. Naskiĝis, verŝajne, en 1865 (vilaĝo Gostilovo, Чаплыгинской волости, Бронницкого уезда, Moskva gubernio). Mortis, verŝajne, en 1922 plej verŝajne en Jegorjevsk.
Li loĝis en la urbo Jegorjevsk (hodiaŭ parto de la Moskva provinco). Li okupiĝis pri fotado kaj multe fotis aktivulojn de malnovritismo. Organizis unuajn registrojn de malnovritisma preĝeja kantado (ĥoro Morozov regita de P.Cvetkov) sur gramofondiskojn. Kunlaboris en malnovritismaj revuoj ofte uzante plumnomon Gostislavskij (ruse Гостиславский) kaj helpis al disvastigo de malnovritisma literaturo. Multon faris por ke verkoj de V.T.Zelenkov estu konataj al vasta publiko (ankaŭ post morto de tiu lasta). Nikifor Zenin estis posedanto de granda biblioteko kaj librovendejo. Li estis aŭtoro de pluraj libroj pri malnovritismo.
Nikifor Zenin kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Nikifor Zenin estis ano de Moskva societo esperantista kaj Universala Esperanto-Asocio. Li multe korespondis uzante Esperanton. Inter liaj korespondantoj estis malnovritisma episkopo de Rjazan Aleksander (Bogatenko). Sur propra formularo de Zenin estis indikite:[1]
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «корреспонденция может быть присылаема, кроме русского языка, также и на международном эсперанто, немецком, французском, польском, на всех славянских наречиях вообще и на латышском».