Nikkaluokta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikkaluokta
setlejo
Administrado
Lando Svedio
Provinco Norrbotten
Komunumo Gällivare
Demografio
Geografio
Geografia situo 67° 51′ N, 19° 1′ O (mapo)67.85055555555619.0158Koordinatoj: 67° 51′ N, 19° 1′ O (mapo)
Horzono UTC+01:00 [+]
Nikkaluokta (Norrbotten)
Nikkaluokta (Norrbotten)
DEC
Nikkaluokta
Nikkaluokta
Situo de Nikkaluokta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nikkaluokta [+]
vdr

Nikkaluokta (samee por Nils Bay) estas vilaĝo en norda Svedio. Ĝi estas ĉefe loĝata de sameoj kaj apartenas al la provinco Norrbotten kaj la komunumo Gällivare. Nikkaluokta situas sur la plej supra golfeto de Lago Paittasjärvi. La urbo Kiruna estas iom malpli ol 70 km de la golfeto. La vilaĝeto situas oriente de la plej alta montaro en Svedio, kies plej alta pinto estas la suda pinto de la Kebnekaise.

Nikkaluokta estas populara deirpunkto por migradoj ĉirkaŭ la Kebnekaise aŭ por la Kungsleden. Piedira distanco al la monta stacio Kebnekaise estas 19 km kaj atingebla en 4–5 horoj. Helikoptera transporto ankaŭ eblas (6 min.).

La boacopaŝtisto kaj samnomulo Nils Olsson Sarri venis kun sia edzino el Norvegio tra la Vistasal en 1910 kaj fondis la lokon. Sarri tiam atingis lokan famon kiel la unua samea montogvidisto. Lia filo Lasse plenumis la saman profesion ĝis sia aĝo de ok jardekoj, kio igas lin la plej maljuna montogvidisto de Svedujo. Sed nur en 1971 oni konstruis straton de Kiruna al Nikkaluokta. La tutan lokon ankoraŭ hodiaŭ regas la familio Sarri.

Hodiaŭ nur 22 homoj loĝas tie la tutan jaron. La loko konsistas el kelkaj disaj lignaj domoj. La "centro" estas la monta stacio administrata de la samea familio Sarri kun restoracio kaj ligita nutraĵvendejo. Ĉirkaŭ dekduo da simplaj lignaj kabanoj por tranoktaj migrantoj grupiĝas ĉirkaŭ ĝi. Iuj el la kabanoj estas tre modernaj kaj havas elektron kaj sanitarajn instalaĵojn. Tamen la turisto ankaŭ havas la eblon tranokti en tradicia kote (torfejo).

Buslinio venanta de Kiruna finiĝas ĉe la loko. Estas ankaŭ helikoptera punkto tie.

Se vi marŝos de Nikkaluokta al Kebnekaise, vi trovos la solan samean hamburgeron de Laponio en la sovaĝejo post 6 km ĉe la lago Ladtjojaure. Motorboato veturas trans la lagon direkte al Kebnekaise.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Monato Monatoj Sezonoj Jaro
Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Vin Pri Som Aŭt
Averaĝa temp.C) −16,7 −14,6 −10,2 −3,7 3,2 9,4 11,7 9,7 4,5 −1,4 −9,8 −14,2 −15,2 −3,6 10,3 −2,2 −2,7
Precipitaĵoj (mm) 30,1 23,0 26,2 26,0 30,5 46,1 81,6 63,7 49,7 44,9 39,7 31,9 85 82,7 191,4 134,3 493,4


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]