Gällivare (komunumo)
Gällivare | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17 420 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 67° 8′ N, 20° 39′ O (mapo)67.13333333333320.65Koordinatoj: 67° 8′ N, 20° 39′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 16818,78 km² (1 681 878 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Gällivare [ˈjɛlivɑːrə] estas komunumod:Q127448 (svede kommun) en la nordsveda provinco Norrbottens län kaj la historia provinco Lappland, proksimume 100 km norde de la polusa cirklo.
La ĉefa loko de la komunumo estas Gällivare. La komunumo estas proksimume tiel granda kiel la federacia lando Turingio. Al la komunumo apartenas la lokoj (svede tätorter): Gällivare, Hakkas, Koskullskulle, Malmberget, Nilivaara, Tjautjas kaj Ullatti. Menciinda småort estas Nattavaara.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
En la teritorio de la komunumo situas kelkaj turistaj celoj, interalie Dundret, Kaitum, Nikkaluokta, Ritsem kaj Stora Sjöfallet. Ankaŭ la Inlandsbanand:Q1087732 altiras multnombrajn vizitantojn. Tra la komunumo kondukas la erctrajnod:Q220922.
La plej gravaj labordonantoj krom la turismo estas la minejoj Malmberget de LKAB (fererco) kaj Aitik de Boliden AB (kupro, oro kaj arĝento).
Eksteraj ligiloj kaj noto[redakti | redakti fonton]
- Paĝaro de la komunumo
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gällivare (Gemeinde) en la germana Vikipedio.