Nikolaj Mjaskovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Mjaskovskij
Persona informo
Aliaj nomoj Мизантроп • Н. М.
Naskiĝo 8-an de aprilo 1881 (1881-04-08)
en Modlin Fortress, Modlin,  Rusia Imperio
Morto 8-an de aŭgusto 1950 (1950-08-08) (69-jaraĝa)
en Moskvo
Mortokialo stomaka kancero
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio
Alma mater Sankt-Peterburga Konservatorio
Okupo
Okupo komponistopedagogo • muzikologo • muzikinstruisto • universitata instruisto
Verkoj Symphony No. 16
Symphony No. 10
Symphony No. 11
TTT
Retejo http://www.myaskovsky.ru/
vdr

Nikolaj Jakovlevich MJASKOVSKIJ (aŭ Mjaskovski; ruse Николай Яковлевич Мясковский; naskiĝinta la 20-an de aprilo 1881, mortinta la 8-an de aŭgusto 1950, estis rusa kaj soveta komponisto ofte nomata la "Patron de la Soveta Simfonio". Li ricevas la Stalin-premion kvinfoje, kiom estas pli ol ĉiu alia komponisto.

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Mjaskovskij naskiĝis en Novogeorgijevsk (pole: Twierdza Modlin), proksime al Varsovio. Post la morto de lia patrino, la familion edukis fratrino de lia patro, Jelikonida Konstantinovna Mjaskovskaja, kiu estis kantisto en la Sankt-Peterburga Opero. Malgraŭ ke li lernis pianon kaj violonon, li estis fortimigita disde alceli muzikan karieron kaj do li iris al la armeo. Tamen, spektaklo de Ĉajkovska sesa simfonio en 1896 plifervorigis lin por fariĝi komponisto. Mjaskovskij prenis lecionojn kun Rejnhold Glier kaj fine enskribis en la Sankt-Peterburga Konservatorio, kie li lernis komponadon kun Anatolij Ljadov kaj Nikolaj Rimskij-Korsakov. Tie, Mjaskovskij konis Prokofjev, kiu estus lia amiko ĝis la morto de Mjaskovskij en 1950. Ili sendis leteron unu al la alia, kie oni povas vidi iliajn komentojn pri muziko [citaĵo: Robinson, Harlow. Selected Letters of Sergei Prokofiev, Northeastern University Press, Boston: 1998].

Fruaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Prokofjev kaj Mjaskovskij verkis kune en la konservatorio en almenaŭ unu simfonio, perdita. Fruaj influoj en la nova propra stilo de Mjaskovskij estis Ĉajkovskij, kia stilo estas trovebla en la unua simfonio de Mjaskovskij, kaj Skrjabin, kies influon oni povus vidi en lia unua piana sonato (priskribita je Glenn Gould kiel "eble inter la plej rimarkintaj verkoj de sia epoko") aŭ en lia tria simfonio. Li estis vokata por lukti en la Aŭstria fronto en la unua mondmilito. Dum tiu periodo, li verkis du tute kontraŭajn simfoniojn: lian 4-an kaj lian 5-an. En la postaj jaroj mortis lia patro kaj lia onklino, kun kiu li havas intima familia rilato. Mjaskovskij luktis en la Ruĝa Armeo ekde 1917 ĝis 1921, jaro en kiu li fariĝis membro de la instruanta stabo de la Moskva Konservatorio kaj de la Komponista Unio. Post tio li loĝas en Moskvo kun lia fratino Valentina kaj ŝia filino.

Mezaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La reakcio de Mjaskovskij je okazoj en 1917–1921 kortuŝis lin por komponi simfonion, la sesan, kiu estas sia nura ĥora simfonio kaj la plej longa el lia 27. La parto de ĥoro inkluzivas ortodoksan kanton pri la foriranta animo de ekmorta homo. La jaroj 1921–1933, la unuaj je kiuj li instruis en la Moskva Konservatorio, estis la plej eksperimenta de lia muziko, epoko dum kiu li komponis simfoniojn kiel la 10-an kaj la 13-an, la 4-an pianan sonaton kaj la unuan kordan kvarteton. Eble la plej bona ekzemplo de tiu epoko estas la 13-a simfonio, la nura verko de Mjaskovskij ke estis ludita unuafoje en Usono. Je la jardekoj 1920 kaj 1930 oni ludis la muzikon de Mjaskovskij multe en Usono kaj Okcidenta Eŭropo, speciale pro la maniero en kiu lia amiko Prokofjev konigis ĝin al dirigentoj de diversa orkestoj (kiel Koussevitsky, menciita en la leteroj [citaĵo: Robinson, Harlow. Selected Letters of Sergei Prokofiev, Northeastern University Press, Boston: 1998]).