Nikolao la Diakono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Nikolao, prozelito el Antioĥio, estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo.

Hipolito el Romo en la tria jarcento elstarigas[1] ke la diakono Nikolao estis la aŭtoro de herezo kaj sekto, nomata Nikolaismo, kiu du fojojn estas menciata en la Apokalipso.Pluraj el la fruaj ekleziaj patroj, inkluzive de la Sankta Ireneo, Epifano el Salamiso kaj Teodoreto el Kiro menciis la grupiĝon.

La kristana eklezio de la mezepoko polemike kaj malapreze ligis al tiu nomo la akuzon pri nedeteniĝemo, nome kontraŭleĝa geedzeco, konkubeco kaj similaj pekoj kontraŭ la klerikulara devigo respekti senedzecon.

Fono[redakti | redakti fonton]

La sesa ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj (vidu sube) rakontas pri malkonsento, kiu ekestis en la eklezio de Jerusalemo ĉirkaŭ du jarojn post la Ĉieleniro de Kristo. La "helenistoj", do judaj kristanoj influitaj de la greka kulturo, de la komunumo estis riproĉintaj la "hebreojn", do judajn kristanojn, kiuj uzis la hebrean biblion, ke iliaj vidvinoj estas ne sufiĉe atentataj en la ĉiutaga komunuma servado. Tio instigis la apostolojn, enoficigi por tiu tasko sep virojn, kiujn la kunveno elektis. Ili estis: Stefano, Filipo, Proĥoro, Nikanoro, Timono, Parmenaso [foje ankaŭ esperantigata simple Parmeno] kaj Nikolao (Ago 6,1-6). Tiujn virojn kaj iliajn posteulojn la komunumo nomis "diakonoj", post kiam la sankta Paŭlo en siaj leteroj por ili uzis tiun nomon.

Citaĵo: Agoj de la Apostoloj 6 1-6[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 1Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la disĉiploj multiĝis, fariĝis murmurado de la grekaj judoj kontraŭ la hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. 2Kaj la dek du, alvoniknte la amason de la disĉiploj, diri: Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe tabloj. 3Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, kiujn ni difinos por tiu afero. 4Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto. 1Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili selektis Stefanon, viron plenan je fido kaj de la sankta spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥio.6Tiujn ili starigis antaŭ la apostoloj; kaj tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.[2] 

Noto[redakti | redakti fonton]

  1. Philosophumena, libro VII, ĉapitro 26.
  2. Agoj de la Apostoloj 6 1-6: vidu ekzemple ĉi-tie (retlibro en formato PDF).