Nikolaus Lenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lenau en 1839

Nikolaus LENAU [NIkolaŭs lenaŭ] (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1802 en Csatád, tiutempe Hungario, nuntempe Lenauheim, Rumanio, mortis la 22-an de aŭgusto 1850 en Oberdöbling, nuntempe apartenanta al Vieno) estis aŭstra poeto. Lia reala nomo estis Nikolaus Franz NIEMBSCH, Edler von Strehlenau.

La lirika verkaro respegulas la profundan melankolion de la aŭtoro, lian solecon kaj lian internan maltrankvilon. Priskriboj de aŭtunaj arbaroj, pintaj rokoj, vastaj stepoj estas oftaj motivoj. Al tiu ĉi animstato certe kontribuis spertoj kiel seniluziiga vojaĝo al Usono (1832-1833) kaj la longjara malfeliĉa amo al edziniĝinta virino. Siajn lastajn ses vivojarojn Nikolaus Lenau pasigis en frenezulejo.

Famaj verkoj

En Esperanto aperis

Kaneja kanto ; Vintronokto / trad. Guido Holz
En: Übertragungen = Tra(nskon)dukoj. - Messkirch : Gmeiner, 1988. - p. 46 - 47

La poŝtiliono <poemo> ; Der Postillon ; Kanokantoj <parto> ; Schilflieder <parto> / Trad. Frieda Feichtinger, Ernst Werner.
En: Austria antologio ; p.46 - 51, kajeroj 1 - 4

La tri ciganoj <poemo> ; Die drei Zigeuner / Nikolaus Lenau (1802-1850). Trad. Frieda Feichtinger. - En: Austria antologio ; p.2 - 3, kajeroj 11 - 15

Vana neniaĵo ; La tri indianoj. - En: Tutmonda sonoro / Eld.: Kálmán Kalocsay ; p.390 - 392, vol. 2