Nils Økland (muzikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nils Økland
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1961 (1961-01-07) (63-jaraĝa)
en Haugesund
Lingvoj norvega
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo dirigentomuzikisto
TTT
Retejo http://nilsokland.no/
vdr

Nils Økland (naskiĝis la 7-an de januaro 1961 estas norvega Hardingfelila muzikisto renomonto por pontata inter la nuntempa muziko kaj popolmuziko; lia frato estas la muzikisto Torbjørn Økland. Li ludis kun la baldaŭ ĉesinta muzika grupo Løver og Tigre ("Leonoj kaj Tigroj," 1983), kun Balkansemblet (1984-1995 kaj 2005-) kaj en duopo kun ĵaza basisto Bjørnar Andresen (Hot Club Records, 1986). Kune kun Arvid Gangsø kaj Jorun Hafstad li ludis en la triopo Skinn og Bein ("Felo kaj Ostoj," kiu registris Knaus — en samtidscollage (nuntempa roko, Hot Club Records, 1989). Kune kun la improviza bando Supersilent li aperis sur elsendo de BBC Radio 3 (The Wire Sessions Live, 2000), kie la koncerta programo priskribis Økland kiel "virtuozo de la tradicia Hardingfeleo kun senakompana ariopo lumigas la grizan apartigantan lokon inter la populajn formojn de liberajn improvizojn kaj modernajn komponaĵojn."[1]

Post la senakompana disko Blå Harding (Morild, 1996), li registris Straum ("Rivereto", Rune Grammofon, 2000) kun orgenisto kaj etnomusikologisto Sigbjørn Apeland sur la harmoniumo, frato Torbjørn Økland sur gitaro, Pål Thorstensen sur baso, kaj kantistino Åsne Valland Nordli. Bris, lastatempa disko ("Venteto," Rune Grammofon, 2004), kiu prezentis siajn komponaĵojn, estis kunlaboro kun Sigbjørn Apeland, Mats Eilertsen (baso), Per Oddvar Johansen (tamburoj) kaj Håkon Mørch Stene (kunfrapo). Partoj de la disko estis sia muziko por Melankolika, teatraĵo de Jon Fosse bazinte sur la tragedia vivo de la pentristo Lars Hertervig (1830-1902).[2]

Dum ses jaroj direktinte la orkestra de Ole Bull Akademion, Økland aranĝis Regnajn koncertadojn (Rikskonsertene), iniciatemo al laŭregule prezenti kvalitegan muzikon sur tre intensega horaro tra la tuta Norvegio. Li kunlaboris sur kelkaj diskoj kun ĵaza ensemblo Kristian Wallumrød kaj, kun la kantistino Berit Opheim kaj Bjørn Kjellemyr (baso), registris por la triopo BNB. Økland violonis ankaŭ sur kompaktaj diskoj publikigis de Benedicte Maurseth, Knut Hamre, Kari Bremnes, Alf Cranner, Karoline Krüger kaj Hans Fredrik Jacobsen.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arvid Skancke-Knutson, Engelsk suksess for Nils Økland Arkivigite je 2007-03-05 per la retarkivo Wayback Machine (Norvega lingvo)
  2. Nils Økland med lanseringskonsert Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine(Norvega lingvo)