Nissan B
Nissan B | |
---|---|
automobile platform | |
Gepatra kompanio | Renault–Nissan Alianco |
Produktata | ekde 2002 |
Klaso | malgranda, malgrandega |
Modeloj | |
Sekvanta modelo | Renault–Nissan Common Module Family |
Nissan B estas la aŭtomobila platformo, uzata en aŭtoj de B-klaso de la varomarkoj Nissan, Renault kaj Lada.
La aŭtoj de В-klaso de Renault kaj Nissan uzas tiun ĉi platformon ekde 2002. En 2010 aperis sekva generacio de la platformo — Nissan V.
La aŭtoj
[redakti | redakti fonton]- 2002 — Nissan Cube (Z11) de la dua generacio
- 2002 — Nissan March / Micra (K12)
- 2005 — Renault Clio de la tria generacio
- 2005 — Renault Modus
- 2007 — Renault Twingo de la dua generacio
- 2008 — Nissan Cube (Z12) de la tria generacio
- 2008 — Renault Symbol de la dua generacio
- 2010 — Renault Wind
Platformo B0
[redakti | redakti fonton]La versio de la platformo Nissan B kun pli longa aksodistanco, uzata por fabrikado de la malmultekostaj aŭtoj de Renault kaj Lada havas kodon B0. Ĝia dezajnado komenciĝis en 1998 kaj en 2004 estis prezentita la unua aŭto de Renault sur tiu ĉi platformo — Renault Logan. Nun platformo B0 servas kiel bazo por la B-klasaj aŭtoj de Renault-Nissan. Ĝia ĉefa avantaĝo estas ebleco fabriki larĝan gamon da aŭtoj — de etaj leĝeraj aŭtoj ĝis komercaj aŭtoj kaj ajnagrundaj aŭtomobiloj.
Nuntempe la platformo B0 estas uzata por fabrikado de jenaj aŭtoj:
- 2004 — Renault Logan
- 2007 — Renault Sandero
- 2010 — Renault Duster
- 2012 — Dacia Lodgy
- 2012 — Dacia Dokker
Krome la platformo Renault-Nissan B0 estas uzata por fabrikado de jenaj aŭtoj de Nissan:
- 2003 — Nissan Cube³ (GZ11)
- 2004 — Nissan Tiida / Versa (C11) de la unua generacio (2004—2010)
- 2005 — Nissan Bluebird Sylphy (G11)
- 2005 — Nissan Note (E11)
- 2005 — Nissan Wingroad (Y12) / Nissan AD de la tria generacio
- 2006 — Nissan Livina Geniss
- 2009 — Nissan NV200
- 2012 — Nissan Almera (G15)
- 2013 — Nissan Terrano
- 2015 — Nissan Tiida (C13)
Platformo Dacia B0
[redakti | redakti fonton]La versio kun pli longa aksodistanco kaj evoluigita de Dacia servis por jenaj aŭtoj[1]:
Krome la platformo estas uzata de la alianca partnero AvtoVAZ por jenaj aŭtoj[2]:
Ankaŭ la platformo B0 estas uzata de Renault por fabrikado Renault Captur en Rusio kaj Barato[3]. Krome ĝi estas uzata de Renault por fabrikado de Nissan Kicks en Barato[4].
Platformo Dacia M0
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis kreita surbaze de la platformo B0[5][6][7][8]. La platformo estas uzata por jenaj aŭtoj:
Platformo Nissan EV
[redakti | redakti fonton]La nova platformo por elektraj aŭtoj, prezentita en 2009, estas konsiderata kiel bazita sur la platformo B0[9], kvankam Nissan en sia dokumenta filmo pri B0 ne mencias Nissan Leaf[10]. Surbaze de tiu ĉi platformo estis kreita Nissan Leaf.
Nissan V
[redakti | redakti fonton]La dua generacio de la platformo Nissan B ricevis la nomon Nissan V, kie V estas la inica litero de la angla versatile, kio signifas diversflanka, fleksa, ŝanĝiĝema, plurfaceta.
La platformo Nissan V celis kombini striktan strukturon, kiu estos bone regebla kaj glate moviĝanta, kaj minimuman pezon de la korpuso. Surbaze de ĝi eblas produkti aŭtojn kun la antaŭa kaj malantaŭa transmisioj.
Sur la platformo Nissan V baziĝas:
- 2013 — Nissan Note (E12) de la dua generacio
- 2010 — Nissan Leaf
- 2010 — Nissan March / Micra (K13) de la kvara generacio (ekde 2011 ĝin anstataŭis la analogo Renault Pulse)
- 2010 — Nissan Tiida / Versa / Sunny de la dua generacio
- 2010 — Nissan Juke
- 2013 — Nissan Sentra / Sylphy/ Pulsar
- 2012 — Renault Clio de la kvara generacio
- 2013 — Renault Captur
- 2014 — Datsun Go/Go+
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Dacia Duster (angle). Carmagazine.co.uk (2009-12-08). Alirita 2012-05-27.
- ↑ Renault presented for AvtoVAZ a loan for 52 million Euros for investment program (angle). Autostat.ru (2012-10-11). Alirita 2019-08-23.
- ↑ Priyadarshan Bawikar (2017-09-22) 2017 Renault Captur India review, test drive (angle). Autocarindia.com. Alirita 2019-08-23.
- ↑ Yatharth Chauhan (2018-12-17) Nissan Kicks — First Drive Review [Video] (angle). Indianautosblog.com. Alirita 2019-08-23.
- ↑ Renault 2016 – Drive the change (angle). Renault (2011-10-02). Arkivita el la originalo je 2019-08-24. Alirita 2019-08-24.
- ↑ William Diem (2012-11-27) European Malaise Not Slowing Down Renault’s Dacia (angle). Wardsauto.com. Alirita 2019-08-24.
- ↑ Luca Ciferri (2013-02-01) How Renault's low-cost Dacia has become a 'cash cow' (angle). Autonews.com. Alirita 2019-08-24.
- ↑ Bertrand Gay (2012-10-19) Renault sees high growth potential for its low-cost cars (angle). Autonews.com. Alirita 2019-08-24.
- ↑ Terry Martin (2009-07-28) Nissan preview EV platform on Tiida prototype (angle). Goauto.com.au. Alirita 2019-08-24.
- ↑ 2011 Nissan LEAF Press Kit: Overview (angle). Nissan Online Newsroom (2010-09-10). Alirita 2019-08-24. “The front-wheel drive Nissan LEAF utilizes an all-new dedicated EV platform with batteries housed in the floor for optimum vehicle packaging and weight distribution.”.