AvtoVAZ
AvtoVAZ | |||||
---|---|---|---|---|---|
aŭtomobilo-faranta firmao • negoco • publika kompanio vd | |||||
Dum | 1966 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | akcia kompanio | ||||
Fondintoj | Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio • Soveto de Ministroj de Sovetio vd | ||||
Sidejo | AvtoVAZ headquarter | ||||
Lando | Rusio | ||||
Dungitoj | 32 500 (stato: 2022) | ||||
Agokampo | aŭtomobilo | ||||
ISIN-kodo | RU0009071187 | ||||
Posedata de | NAMI vd | ||||
filiaj kompanioj | Lada (aŭtomobilo) • Lada Zapad Tolyatti vd | ||||
Posedataj kompanioj | Lada Zapad Tolyatti • Lada (aŭtomobilo) vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
AvtoVAZ[1] estas rusia aŭtomobil-kreanta kompanio, la plej granda produktisto de malpezaj aŭtomobiloj en Rusio kaj Orienta Eŭropo.
Sinsekvaj nomoj estis:
- VAZ, Volga Aŭtomobil-Fabriko (ruse: Волжский автомобильный завод (ВАЗ)) (1966 - 1971)
- AvtoVAZ, Volga unuiĝo por kreado de malpezaj aŭtomobiloj "AvtoVAZ" (ruse: Волжское объединение по производству легковых автомобилей «АвтоВАЗ») (ekde 1971)
Modeloj
[redakti | redakti fonton]Elektraĵ aŭtomobiloj
[redakti | redakti fonton]Ekde la 1970-aj jaroj VAZ eksperimentis pri la elektraj aŭtoj. Oni kreis plurajn versiojn de pasaĝeraj aŭtoj kaj kamionetoj, sed plejparte temis pri nuraj konceptaŭtoj aŭ eksperimentaj modeloj, fabrikitaj po kelkdek ekzempleroj. La ĉefaj obstakloj estas tro grandaj kaj pezaj baterioj, malalta veturdistanco (speciale vintre), komplika priservado kaj alta prezo de la aŭto.
En 1969 en VAZ aperis unu Mini Moke, uzata por testado kaj esplorado. Ĝin ekŝatis la ĉefa inĝeniero Evgenij Baŝinĝagjan, kiu uzis ĝin kiel personan veturilon en la granda teritorio de la kompanio. En 1972 en VAZ estis kreita prototipo VAZ-E1101, kiun oni pro ĝia animaciaĵa aspekto kromnomis Ĉeburaŝko. Tio estis triporda notchback (speco de hatchback). Evgenij Baŝinĝagjan insistis fari surbaze de ĝi analogon de Mini Moke kaj tiel aperis Avtoroller (ruse Автороллер), ricevinta la internan kodon E11011 (ruse Э11011). Oni faris ĝis 1973 kvin vetureblajn maketojn, sed poste la projekto estis fermita, laŭdire pro ordono de superaj aŭtoritatoj, kiuj konsideris malferman aŭteton nura ludilo, sencele forsuĉanta tro da resursoj[2].
La 18-an de aprilo 1974 en VAZ estis establita sekcio pri dezajnado kaj fabrikado de elektraj aŭtoj kaj aŭtomobila elektroniko. En 1975 ĝi disiĝis je du burooj, en 1976 surbaze de ĝi formiĝis sekcio pri elektraj aŭtoj subestre de Jurij Morgovskij. Oni decidis uzi Avtoroller kiel bazon por testado kaj kreado de la nova aŭto nomita Elektroller (ruse Электророллер) kaj aŭtune 1974 laboro komenciĝis[3]. La aferon daŭrigis la sama konstrukciisto Vladimir Baranovskij. La ĉefa problemo estis manko de sperto kaj necesaj maŝinpartoj. Ofte oni devis peti helpon de militaj fabrikoj, kiuj estis pli evoluintaj kaj pli zorgis pri kvalito. Tiel oni kontaktis la fabrikon Dzerĵinec (ruse Дзержинец; Moskvo), kiu produktis elektraĵojn por aviado. Ĝi fabrikis por VAZ kelkajn elektrajn motorojn DT-11 (11 kvt), kiu iĝis baza motoro por ĉiuj elektraj aŭtoj de la kompanio.
En 1975 surbaze de la kombiaŭto VAZ-2102 estis faritaj du testaj ekzempleroj kun la furgona korpuso. La projekto ricevis internan kodon 21029. Laŭ aliaj informoj ĝi aperis en 1976, kiam estis establita la elektroaŭta sekcio de VAZ, kaj havis kodon 2102Э, poste anstataŭigitan per 21029[4]. La testado kaj perfektigado daŭris kelkajn jarojn. En 1979 la ŝtata komisiono aprobis la aŭton kaj ordonis komenci ĝian testan fabrikadon[4]. En 1980-1981 estis fabrikitaj 47 aŭtoj, kiuj ricevis kodon VAZ-2801. Ili estis senditaj por longdaŭra testado al Moskvo, iuj restis en Toljatti, sed plejparto foriris al Ukraina SSR (Kievo, Mirhorodo, Zaporoĵje, Simferopolo). Kelkaj aŭtoj estis uzataj por transporti manĝaĵojn al laboristoj de VAZ[5]. En 1984 flava VAZ-2801 kun surskribo Elektro surflanke, estis prezentita en la ekspozicio Avtoprom-84 en Moskvo[6]. Fine oni konkludis ke la aŭto estas tro peza, multekosta kaj ĝia priservado estas tro komplika, do rezignis je amasa produktado. En 1990-1991 du aŭtoj ankoraŭ haveblis ĉe VAZ, el kiuj unu funkciis[6].
En 1977 oficiale startis laboro pri kreado de kvarporda elektra aŭto VAZ-1801 por priservado de parkoj, ekspozicioj, kurortoj, stadionoj ktp. La sekcion gvidis Stanislav Usov, la ĉefa konstrukciisto de la projekto denove estis Vladimir Baranovskij, dezajnon faris Jurij Vereŝĉagin (kreonto de Oka). Oni nomis la aŭton Poni (ruse Пони, do Poneo) kaj tiel nomiĝis poste la tuta aŭtofamilio. Malsame ol Elektroller ĝis havis postan transmision[2][5]. La aŭto havis kabinon el vitroplasto, postan transmision kaj la elektran motoron PT-125 povan je 25 kvt (34 ĉevalpovoj), tiristore regeblan. La akumuliloj NC-125 (ruse НЦ-125) pezis 360 kg kaj troviĝis en du konteneroj, kiuj situis en la fronta (sub rezerva rado sub la kapoto) kaj posta partoj de la aŭto. Maksimuma rapideco estis 70 km/hore[5]. Anstataŭ la motoro DT-11 oni uzis PT-125 (ruse ПТ-125, kreitan kunlabore kun la fabriko Dzrĵinec. Danke al tio povo de la motoro kreskis de 11 ĝis 12,5 kvt normale kaj 25 kvt maksimume, torda momanto estis 106-108 Nm. Ĉiuj rimarkigis, ke la aŭto estis tre manevra kaj danke al malalte situanta pezocentro ĝi povis turniĝi abrupte eĉ sen levi la radojn[2]. La unua Poni estis farita en 1979, poste aperis la dua. Poste ĝi kelkfoje estis eksponata en Eŭropo, ĉefe en socialismaj landoj. La aŭto interesigis plurajn vizitantojn kaj partoprenantojn kaj vizitantojn. Foje en ekspozicio okazinta en Germanio reprezentantoj de Francio proponis uzi ĝin kiel servan aŭton dum konstruado de la Manika Tunelo. Ili proponis instali francajn akumulilojn kaj kalkulis ke la aŭto povus kosti ĉirkaŭ 10 mil dolarojn. Sed VAZ ne povis tiutempe organizi amasan fabrikadon, do rifuzis la proponon[7][5]. Tio estis la unua elektra aŭto de VAZ, kiu aperis ne sekve de adaptado de brulmotora modelo kiel VAZ-2801, sed estis originale dezajnita kiel elektra[2].
En 1980 oni ekpensis pri kreado de pli praktike kaj vaste uzebla aŭto — kamiono. Aperis VAZ-2802, kromnomita Poni (ruse Пони, do Poneo), kiu havis du versiojn. Ĝi estis prezentita en la Tutrusia Ekspozicia Centro, kie ĝi gajnis 14 orajn medalojn (pro la ideo, konstrukcio, dezajno ktp) kaj en 1984 en la ekspozicio Expo-84 en Moskvo[8].
En 1983 sekvis kamioneto VAZ-2702, ankaŭ nomita Poni. La maksimuma rapideco estis registrita je 64,5 km/hore, transportebla kargo — 400 kg. Veturdistanco ĉe rapideco 40 km/hore estis 110 km, en la urba reĝimo — 70 km. Tamen post konfirmi tion la ŝtata komisiono ne rekomendis fabrikadon de la aŭto ĝis instalado de novaj baterioj. Oni atentigis, ke laŭ la ŝtataj normoj (GOST 21624-81) la baterio devas esti priservata post 4000 km dum NC-125-U2 bezonis priservadon jam post 800 km pro neceso reŝarĝi ĝin per malaltensia kurento, alikaze ĝi draste perdis la kapaciton[8][9]. Multaj fakuloj konsideris tiun ĉi version la plej sukcesa kaj uzopreta elektra aŭto de VAZ[10].
En 1991 surbaze de la aŭto Oka aperis VAZ-1111E[11]. Ĝi havis la motoron PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj)[5]. La aŭto estis sukcese testita, inkluzive de la kolizia testo (fronta kolizio) kaj en 1994 oni decidis lanĉi la fabrikadon en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ. Por altigi veturdistancon ĝis 110 km sen reŝarĝo ĉe rapideco 40 km/hore, oni altigis tension de 120 ĝis 132 vt kaj instalis la modernigitajn akumulilojn NKP-120[12]. La baterioj estis kalkulitaj por 1500 cikloj da (mal)ŝarĝado[12]. En 1994 estis fabrikitaj 7 aŭtoj, en 1995 — 20, en 1996 — 50, en 1997 oni planis produkti 150[13]. En 1992 ĝi jam partoprenis la konkuron de elektraj aŭtoj Tour de Sol en Svislando[11]. Sekvis venkoj en pliaj rusiaj kaj eksterlandaj konkuroj[13]. Malgraŭ ĉesigo de la fabrikado de Oka en Rusio, la usona kompanio MIROX (Nevado) plu produktas ilin laŭmende kaj vendas ilin sub la nomo 2019 OKA NEV ZEV, kie NEV estas mallongigo de Neighborhood Electric Vehicle (Urboranda Elektra Veturilo) kaj ZEV — tiu de Zero Emission Vehicle (Nulemisia Veturilo). Ĝia rapideco estas limigita ĝis 40 km/hore, la sola elektebla koloro estas ruĝa. En 2019 ĝi kostis ĉirkaŭ 8000 dolarojn[14].
En 1994 la junaj dezajnistoj kreis la konceptaŭton LADA Rapan. La ĉasio kaj akompanaj maŝinpartoj estis pruntitaj de Oka dum ĉiuj elektraj partoj estis prenitaj de Oka Elektro. Tio estis la triporda aŭto kun la fronta transmisiilo, destinita por veturado tra la urbo kaj en ekologie vundeblaj lokoj, kie gravas eviti aerpoluadon. Ĝi havis ŝtalan framon de la tipo "aktiva platformo", al kiu estis alkroĉitaj fronta kaj posta transmisiiloj, stira kaj bremsa sistemoj. LADA Rapan havis la motoron PT-125 (25 kvt = 34 ĉevalpovoj). La nikelo-kadmiaj akumulatoroj NKP-120 kun kapacito 120 amperhoroj ebligis atingi rapidecon 90 km/hore kaj veturi ĝis 110 km[15]. La aŭto estis prezentita en aŭtoekspozicio en Parizo en 1998, kie ĝi eniris liston de spektindaj eksponaĵoj. Poste ĝi aperis en pliaj ekspozicioj kaj eĉ en itala televido[5].
En 1995 aperis VAZ-1152, ankaŭ konata kiel Elf, forme de senporda duloka hatchback, kreita surbaze de VAZ-1151 (Gnom). Plejparto de la maŝinelementoj venis de Oka. Tio estis promena, plaĝa versio, do la korpuso estas malferma. La elektra versio havis veturdistancon 110 km ĉe rapideco 40 km/hore, maksimuma rapideco estis 90 km/hore[16]. En septembro 1996 ĝi partoprenis la konkuron "12 elektraj horoj" en Torino (Italio), kies veturkondiĉoj estis maksimume proksimaj al tiuj de la urba veturado kaj gajnis la unuan lokon laŭ ŝparemo kaj la duan laŭ sportaj atingoj[11]. En 1996 en la Konkuro de Monte Carloen inter la konceptaj aŭtoj ĝi okupis la 2-an lokon[5].
En 1999 laŭ la mendo de golfo-klubo el Moskva provinco AvtoVAZ eklaboris pri kreado de golfoĉaro kaj ĝis 2000 estis kreitaj la aŭtofamilio LADA Golf el du tipoj da aŭtoj: Lada Golf 1002 (duloka, kun kargoplatformo) kaj Lada Golf 1004 (kvarloka). Ambaŭ aŭtoj havis frontan transmision, la elektran motoron PT-125 (ruse ПТ-125) pova je 25 kvt (34 ĉevalpovoj) kaj la plumban akumulilon kun kapacito 120 amperhoroj, kio ebligis veturadon je distanco ĝis 40 km. Plejparto de elementoj estis prenitaj de Oka Elektro. La maksimuma rapideco de Lada Golf 1004 estis 24 km/hore, Lada Golf 1002 — 40 km/hore[5]. Laŭdire la aŭtoj havis plurajn mankojn, do ne estis aktive uzataj en la aĉetinta ilin golfoklubo kaj pliaj mendoj ne aperis[17].
En 2002 surbaze de LADA Golf estis kreita la golfoĉaro LADA Ricksha kun similaj teknikaj karakterizoj[5].
En 2001-2002 la kompanio Bronto (subfirmao de VAZ) kreis kamioneton VAZ-10031 Brontocar. Ĝi havis dimensiojn 1300 х 1800 mm kaj povis akcepti ĝis 600 kg, al kiuj aldoneblis 1000 kg en remorko[18]. La plumbo-acidaj baterioj garantiis veturdistancon ĝis 80 km ĉe maksimuma rapideco 25 km/hore. Entute estis fabrikitaj kvar ekzempleroj[5].
La unua amase fabrikata elektra aŭtomobilo iĝis la kvinloka LADA Ellada, kies elementoj plejparte devenis de LADA Kalina. Estis instalita la malsinkrona motoro de la firmao MES S.A. (Svislando), ŝarĝilo de la firmao BRUSA Elektronik AG (Germanio). La litia-fera-fosfata akumulatoro Winston Battery de la firmao Thunder Sky (Ĉinio) konsistas el du baterioj po 120 kg pezaj, sume 79 ĉeloj[19]. La fabrikantoj asertis, ke la aŭto povas sen reŝarĝo veturi ĝis 140 km en varma sezono, ĝis 90 km kun funkcianta hejtilo kaj ĝis 70 km kun ĉiuj varmigiloj funkciantaj. La konsumantoj konfirmis tiujn ciferojn somere, sed ĉe temperaturo 10 gradoj sub nulo veturdistanco falis ĝis 90 km sur ŝoseo kaj 50 km en la urbo. Ĝi atingas rapidecon je 100 km/hore en 18 sekundoj, maksimuma rapideco estas 130 km/hore. En 2012-2013 estis produktitaj ĉirkaŭ 100 aŭtoj, sed pro alta prezo, pluraj mankoj kaj malhaveblo de infrastrukturo eĉ ili estis pene vendataj dum jaroj.
En 2017 aperis la kvinloka LADA Vesta EV, farita surbaze de teknikaj solvoj, uzitaj en la elektra aŭto Lada Ellada kaj muntita en la kopruso de LADA Vesta. Ĝi ricevis motoron povan je 30 kvt normale kaj 60 kvt maksimume (proksimume 82 ĉevalpovoj) kaj du litia-jonajn akumulatorojn WB-LYP90AHA[20]. Ĝi povas atingi la rapidecon 100 km/hore en 15,5 sekundoj, maksimuma rapideco — 150 km/hore. La produktanto promesis ke sen reŝarĝo la aŭto povas veturi ĝis 150 km[21] kaj en la urbo eĉ 200 km[22]. Dum bremsado okazas reŝarĝado de la akumuliloj, kio ebligas ŝpari ĝis 20% da elektro[23]. Vintre veturebla distanco falas ĝis 110 km[24]. La aŭto kostas ekde 45 mil dolaroj kaj aĉeteblas nur laŭmende[25]. Ĝi ne estas proponata eĉ en la oficiala retejo de AvtoVAZ. Statistikaj datumoj pri ĝiaj vendoj mankas, haveblas nur informoj pri du vendoj en Kazaĥio[26][27].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Сегодня АвтоВАЗу исполняется 45 лет (ruse). Autopeople.ru (20.07.11). Arkivita el la originalo je 2014-08-07. Alirita 2014-06-27 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 ВАЗ-1801 (ruse). Русский Автомобиль (2009-10-15). Alirita 2019-09-20 .
- ↑ Константин Андреев ВАЗ-1801 "Пони" (ruse). Alirita 2019-09-20 .
- ↑ 4,0 4,1 Советский электромобиль ВАЗ-2801: за 30 лет до Tesla (ruse) (2014). Alirita 2019-09-19 .
- ↑ 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 Мирзоев Г. К., Казаров А. П. Разработка электромобилей ОАО «Автоваз» (ruse). Журнал автомобильных инженеров. Arkivita el la originalo je 2015-02-23. Alirita 2019-09-09 .
- ↑ 6,0 6,1 ВАЗ-2801 (ruse) (2009-09-10). Alirita 2019-09-19 .
- ↑ ВАЗ-1801 «Пони» – первый советский электромобиль. Serebrjannij Doĵd (2019-07-07). Alirita 2019-09-20 .
- ↑ 8,0 8,1 Сергей Цыганов (2017-08-25) Алюминиевые электрогрузовики «Пони». История полезной разработки, опередившей время (ruse). Drom.ru. Alirita 2019-09-23 .
- ↑ ВАЗ-2702 (ruse) (2014-06-12). Alirita 2019-09-23 .
- ↑ Олег Полажинец (2016-01-05) Ладья под напряжением: советские электромобили ВАЗ (ruse). Alirita 2019-09-23 .
- ↑ 11,0 11,1 11,2 Электромобили ВАЗ: всё о вазовских электрокарах (ruse) (2016-01-12). Alirita 2019-09-27 .
- ↑ 12,0 12,1 Канунников, Сергей . “По закону Ома” (ru) (7), p. 107. doi:2004. Alirita 2019-09-27..
- ↑ 13,0 13,1 Александр Ельчищев (1997-01-29) ВАЗ 1111Э (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-09-27. Alirita 2019-09-27 .
- ↑ 2019 OKA NEV ZEV (angle). MIROX Corporation.
- ↑ Лада Рапан (ruse). Wroom.ru. Alirita 2019-10-09 .
- ↑ ВАЗ-1152 «Эльф» (ruse) (2016-04-01). Alirita 2019-10-09 .
- ↑ История «Бронтокара» — внутризаводского развозного грузовичка (ruse) (2017-03-05). Alirita 2019-10-14 .
- ↑ (2001-11) “Когда же мы поедем на электричестве?”, Junij Teĥnik (ru) (11). Alirita 2019-10-14..
- ↑ Двигатель Lada Ellada: характеристики (ruse). Alirita 2019-09-19 .
- ↑ Lada Vesta EV: машина, которой нет (ruse). Drom.ru (2016-08-21). Alirita 2019-09-18 .
- ↑ Андрей Говоров (2015-12-30) АВТОВАЗ выпустил электрическую версию Lada Vesta (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-18 .
- ↑ Электромобиль Лада Веста: обзор характеристик, фото и цены (ruse). Розеточные авто. Alirita 2019-09-18 .
- ↑ Lada Vesta EV — пилотный проект российского электромобиля (ruse). Motorcarello (2017-08-13).
- ↑ Иннокентий Кишкурно (2016-09-21) EV — эволюция? Тест-драйв электрической Lada Vesta EV (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-18 .
- ↑ Новый электромобиль от Автоваза — LADA VESTA EV (ruse). Expertvaz.ru. Alirita 2019-09-18 .
- ↑ Обзор самых редких модификаций LADA Vesta (ruse) (2019-06-28). Arkivita el la originalo je 2019-10-14. Alirita 2019-09-18 .
- ↑ Лада Веста 2018: последние новости на сегодня (ruse). Autosway.ru (2018-01-23). Arkivita el la originalo je 2019-09-19. Alirita 2019-09-18 .
|