Nito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inĝenierarto - Industrio - Tekniko - Maŝino - Parto de maŝino

Nito estas daŭra ligilo. Ĝi konsistas el tigo, kiu havas kapojn – pli larĝajn partojn – ĉe ambaŭ finoj, inter kiuj estas premataj la nititaj pecoj. Antaŭ fiksado, nito prezentas kapon nur ĉe unu fino, la alia estas realigita okaze de la nitado, plilarĝigante la tigan finon, ĝenerale per martelado aŭ premo. La nititajn pecojn trairas la nito, kio supozigas ilian antaŭan truadon.

Historio

Nito, kiel ligilo, aperas samtempe kiel la prilaborado de metaloj. Ĝi fontas el la fabrikado de najloj, forĝistoj faris ilin unuope.

Pli poste aperis maŝinoj por fabriki nitojn. Ili uzas ĝenerale la teknikon de "malvarma pistado": draton kun diametro de la nito-tigo tiras la maŝino, kiu stampe frapas ĉe la fino, formante kapon (jen ronda, jen plata, ktp) kaj tranĉas je la dezirita longo. Kaj tio ripetiĝas tre rapide.

Nitadon oni unue praktikis per varmo: la niton sufiĉe varmigitan por iĝi mola, oni lokis kaj martelis. Malvarmiĝante la kuntiriĝo pli drastigas la ligon. Por ŝpari la varmigadon, nito estu el deformebla materialo. Tiu ligsistemo necesigas la liberan aliron ĉe ambaŭ flankoj.

Diversaj tipoj

Ordinaraj nitoj

Fiksita per varmo aŭ ne laŭ grandeco, ĝi estas el stalo, kupro, aluminio, duralumino, aŭ alojo sufiĉe deformebla. Ankaŭ ekzistas nitoj el plasto, fiksita per varmo, preskaŭ sen premo. La materion de la nito oni elektas ne nur laŭ la dezirata fortikeco, sed ankaŭ laŭ la materioj de la nititaj elementoj. La kapo estas jen ronda, jen frezita.

Dupecaj nitoj

Tiuj nitoj konsistas el du pecoj, unu vira, la alia ina, ambaŭ kun kapo. La nitado efektiviĝas metante en la kavan tigon de la ina parto la viran, kies konuseco ebligas la blokadon. Tiuj nitoj ĝenerale estas jen el latuno, jen el plasto.

"Blindaj" nitoj

"Blindaj" nitoj

Vera revolucio en nitado okazis kun la invento de "blinda" nito, kiu bezonas aliron ĉe nur unu flanko. Tiu ĉi nito konsistas el du partoj: tubeto kun kolumeto de alojo deformebla, kaj longa tigo kies fino je la tubeto (la blinda flanko) estas sfera. Per speciala ilo la nito estas metita kun la tubeto en ekzistanta truo ĝis la kolumeto tuŝas la nitota materialo, kaj tiam la ilo forte tiras la tigon, kreante je la blinda flanko novan kolumeton, ĝis la tigo rompas ene de la tubeto, postlasante kava nito.

Je la ordinara versio de tiu ĉi nito la tubeto estas de aluminio kaj la tigo de fero. Sed ekzistas ankaŭ nitoj kun tubetoj de titanio, ekzemple por aviadiloj.

Kunringa nito

Post meto de la tigo en la truo oni aldonas ringon je la martelota flanko por certigi pli bonan dividon de la fortoj. Tiu ĉi nittipo ĝenerale estas mallonga kaj ofte uzita por kunmeto de ŝtofoj kaj toloj.


Nita junto ne estas malmuntebla. Sen difekto de nito aŭ de unu el la kunigataj elementoj oni ne povas dismeti la junton.

Ĉe rekta nitado oni ne uzas nitojn, ĉar per kapa plilarĝigo de ekstremaĵo de unu el kunfiksataj elementoj ekestas la propra nemalmuntebla junto. Oni ĝin uzas tie, kie oni bezonas kunigi elementon kun lada elemento kaj oni ne povas uzi alian specon de kunigo, ekzemple preman veldaĵon. La elementojn por kunigo pere de rekta nitado oni devas prepari en loko de kontakto por junto.

  • de pivoto kun lado, tabulo kaj simile
  • de tubo kun lado, tabulo k.s.
  • de lado kun lado per transkovro kaj reciproke ortaj ladoj.

Laŭ formo de pivoto oni aranĝas la truon en la lada elemento. La pivoto povas esti cilindra, prisma, povas esti iel prilaborita kaj simile. Fermajn kapojn de elstarantaj pivotoj oni faras per diversaj manieroj.

Nerekta nitado uzas kunigajn elementojn, t.e. nitojn. Nitoj estas plejparte normigitaj.

La kruda nito havas alsidan kapon kaj trunkon (bolton). Per refulo de la liga ekstremo oni kreas ferman kapon. Materialo de nitoj devas esti tia, ke ĝi ebligu per refulado formi la ferman kapon. Kutime oni uzas ŝtalon.

Laŭ normoj oni klasifikas nitojn je:

  • konstrukciaj
  • kaldronaj
  • mergeblaj
  • etaj
  • specifaj

La konstrukciaj kaj kaldronaj nitoj diferencas nur per formo de kapo. Ambaŭ havas duongloban kapon, sed la kaldronaj havas kapojn pli grandajn larĝigitajn, por ke oni povu ilin alĝustigi-likimunigi. Por pli granda firmeco ĉe tiuj nitoj, la transiro de la kapo al la tigo estas rondigita.

Nitojn kun mergeblaj kapoj oni uzas nur tie, kie la duongloba kapo estus ĝena kaj tie la malfortigo de ladoj (kunigataj elementoj) per enmergo de nitoj ne gravas. Etajn nitojn oni uzas por kunnitado de ladoj kaj malgrandaj elementoj.

Specialaj nitoj estas normigitaj-formitaj nitoj kaj t.n. eksplodaj nitoj por konstrukcioj alireblaj nur el unu flanko, kavaj nitoj, kies ekstremon de tigo oni refulas per dorno (en avia industrio).

Nitadon oni faras mane aŭ maŝine. Ĝis diametro 10 mm oni nitas malvarme, super 10 mm varme (ĉe arda stato de trunko).

Sur desegnaĵoj oni nitojn ne desegnas, sur signas ilin laŭ preskribitaj signoj en koncernaj normoj.

La nitajn juntojn oni klasifikas:

laŭ nombro de sekcoj, en kiuj povas okazi tratanĉo de nitoj je:

  • unutranĉaj
  • dutranĉaj

laŭ nombro de nitovicoj je:

  • unuvicaj
  • duvicaj ortogramaj aŭ alternaj
  • kelkvicaj

laŭ reciproka pozicio de ladoj je:

  • junto per transkovro
  • junto kun unu aŭ du kovraj platoj

laŭ celo de nitado je:

  • kaldrona, t.e. fiksa kaj likimuna
  • likimuna,
  • fiksa

La likimunecon de nita junto oni atingas per papera aŭ tola enmetaĵo impregnita per oleominio, per fortikigo de ladorandoj aŭ ankaŭ de nitaj kapoj. Lado por fortikigo devas esti pli dika ol 6 mm kaj ĝiaj randoj devas esti bevelitaj 1:3. La fortikigo realiĝas sur ekstera flanko de la lado.

Fiksa kaj likimuna nita junto devas rezisti al grandaj fortoj (premoj) kaj samtempe ĝi devas bone likimuni. Oni ĝin uzas ĉe konstruo de vaporaj kaldronoj, premaeraj provizujoj, altprema tubaro k.s.


Ekzemplo de kaldrona nitado estas cilindra kaldrono, kiu estas je ambaŭ ekstremoj fermita per konveksaj fundoj. Ĝia cilindra parto konsistas el ladaj tabuloj fleksitaj laŭ formo de cilindro kaj poste kunnititaj. Ĉe tiu nitita kaldrono la nitoj formas t.n. laŭlongan vicon, en direkto de la kaldrona akso kaj sur cirkla perimetro ili formas t.n. transversan vicon. Distancon de nitoj oni nomas paŝo de nitoj (t). Paŝon de nitoj oni proponas tiel, ke oni povu facile fari la nitadon kaj ke estu sekurigita la likimuneco kaj la malfortigo de ladoj per truoj restu en permesitaj limoj. Sur kaldronajn lado-vandojn efikas ene de kaldrono premo, kiun oni indikas per t.n. superpremo p (MPa). Por elekto de diversaj specoj de nitaj juntoj estas plej bone elkalkuli forton apartenantan al unu cm de laŭlonga junto.

Por difinita speco de nitado ne estu la forto F pli granda ol 5000 N. Male, se ni konas tiun forton, ni povas facile laŭ kompendio fiksi specon de nita junto.

Ĉe kunigado de kaldronaj ringoj (tamburoj) la laŭlonga junto kruciĝas kun la transversa kaj ekestas nodo el tri ladoj. Por ke estu la junto likimuna, oni devas la angulon de ena lado konforme forĝi aŭ prilabori (priraboti) per kio la kojnoforma kavo pleniĝas.


Likimunaj nitaj juntoj estas uzataj ĉe nitado de rezervujoj, kiuj estas kutime malfermitaj. Rezervujoj por likvaĵoj, kiuj facile forvaporiĝas, devas esti fermitaj. Malgrandaj rezervujoj estas kutime ortangulaj, la grandaj estas cilindraj. Fundoj de cilindraj rezervujoj estas konveksaj aŭ konkavaj.

Ĉe jam grandaj rezervujoj oni devas la mantelon, fundojn kaj la supran randon fortikigi per alnititaj angulaĵoj kaj bendoj. Grandaj cilindraj rezervujoj estas nitataj laŭ preskriboj por kaldrona nitado.

Por cilindraj rezervujoj oni elkalkulas la dikecon de kitelo-lado (mantelo) simile kiel por kaldronoj. Ĉe korodo kaj eksteraj difektoj de ladoj oni aldonas al elkalkulita dikeco s ankoraŭ 4 mm. Likimunecon oni atingas per fortikigo de juntoj. Ladojn malpli dikajn ol 6 mm oni likimunigas per ŝtop-enmetaĵoj. Dikeco de ladoj ĉe ortangulaj rezervujoj estas kutime 4 ĝis 8 mm. Hodiaŭ oni faras rezervujojn pli malmultekoste per veldado.

  • Fiksaj nitaj juntoj kunigas bendojn, profilan ŝtalon kaj trabojn. Bendojn oni kunigas kiel ĉe dutranĉa nitado. Por malgrandaj fortoj oni kunigas per du nitoj. Por pli grandaj fortoj kaj larĝo de bendo b = 5d oni lokigas la nitojn laŭeble regule kaj simetrie al akso de bendo tiel, ke ĝia sekco estu malfortigita per truoj por nitoj. Tial ĉe kelkvica nitado oni donas en la unuan vicon unu niton kaj en ĉiun pluan oni aldonas po unu nito. Paŝon kaj aranĝon de nitoj oni proponas tiel, ke la transportata forto estu egalmezure disdividata je ĉiuj nitoj, kaj ke la refutatajn kapojn oni povu en ĉiu pozicio facile fari. Paŝo de nitoj estas kutime t = 4d kaj oni ĝin rondigas al la plej proksimaj 5 mm. La permesita plej malgranda distanco t = 3,5d. Paŝo de nitoj disde la ekstrema rando e = 2d ĝis 1,5d. Ĉe kunigado de angulferoj kaj profilaj ŝtaloj oni devas memori je ĝusta distanco de randoj. La truoj ne devas esti proksime de la angulfera rando.

Nititajn plenalmajn kaj trusajn balkojn oni uzas ĉe konstruo de fervojaj pontoj, pontoj de gruoj k.s. Ili konsistas el vertikala lado t.n. almo kaj el kvar angulaĵoj alnititaj al almo ankaŭ el bendoj alnajlitaj al angulaĵoj.