Nizar Banat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nizar Banat
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1978 (1978-08-27)
en Salt
Morto 24-an de junio 2021 (2021-06-24) (42-jaraĝa)
en Hebron
Mortokialo asfiksio
Tombo Dura, Hebron
Lingvoj araba
Ŝtataneco Palestino
Okupo
Okupo ĉarpentisto • politika aktivisto • homrajta aktivulo
vdr

Nizar Ĥalil Muhammad Banat (arabe: نزار بنات, kromnomita: Abu Kifah, arabe: أبو كفاح ; la 27-an de aŭgusto 1978 - la 24-an de junio 2021) estis palestina politika kaj homrajta aktivulo kiu laboris pri homaj rajtoj en la Palestina Aŭtoritato kaj demokratio.

Li estis konata kiel akra kritikisto de la Palestina Aŭtoritato kaj kutimis ataki ĝin pri politikaj temoj fokusanta al oficaluloj kiujn li priskribis kiel koruptaj, kaj ankaŭ gvidis la organizon "Ordeno de Libereco kaj Digno."

Li estis murdita post sia aresto fare de la sekurecaj servoj de PA, kio estigis tumultojn kontraŭ la Palestina Aŭtoritato. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]