Egoteloformaj
Aegotheles bennettii
| ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Egoteloformaj estas malgrandaj krepuskulaj birdoj rilataj al la kaprimulgoj kaj podargoj. Plej multaj estas indiĝenaj de Nov-Gvineo, sed kelkaj specioj etendiĝas al Aŭstralio, Molukoj, kaj Nov-Kaledonio. Neflugkapabla specio el Nov-Zelando estas formortinta. Temas pri unusola monotipa familio Egoteledoj kun la genro Aegotheles.
Egoteledoj estas insektomanĝantoj, kiuj ĉasas plejparte en la aero sed foje sur la tero; ilia mola plumaro estas kamufla miksaĵo de brunaj kaj pli palaj nuancoj, ili havas sufiĉe malgrandajn, malfortajn piedojn (sed pli grandajn kaj pli fortajn ol tiuj de podargo aŭ kaprimulgo), malgrandan bekon, kiu malfermiĝas eksterordinare larĝe, ĉirkaŭitan de elstaraj bridaj harecplumetoj. La flugiloj estas mallongaj, kun 10 unuarangaj flugilplumoj kaj ĉirkaŭ 11 sekundaraj; la vosto estas longa kaj rondoforma.

Noktokaprimulgoj aŭ Strigokaprimulgoj estis ordinaraj nomoj por la birdoj de la familio de Egoteledoj aŭ Aegoteledoj (Aegothelidae) kiuj estas malgrandaj noktulaj birdoj rilataj al Kaprimulgedoj kaj al Podargoj. Ili estis konsiderataj ene de la ordo de Kaprimulgoformaj, sed nune oni atribuas al ili propran ordon nome Aegotheliformes kaj de tie Aegoteloformaj aŭ Egoteloformaj. Ene estus ununura monotipa familio Aegothelidae kun la genro Aegotheles enhavanta 10 vivantajn speciojn.

Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Aegotheles enkondukis en 1827 la natursciencistoj Nicholas Vigors kaj Thomas Horsfield por hejmigi unusolan specion, Caprimulgus novaehollandiae, Latham, 1790.[1][2] Tiu duvorta nomo estas konsiderata juna sinonimo de Caprimulgus cristatus, nome Aŭstralia egotelo, kiun estis enkondukinta George Shaw en 1790.[3][4][5] La genronomo signifas "kaprimulgo" el la grekaj vortoj αιξ/aiks, αιγος/aigos signife "kaprino" kaj θηλαζω/thēlazō signife "suĉi".[6] La familio Egoteledoj (Aegothelidae) enkondukis (kiel subfamilio Aegothelinae (Egotelenoj) ene de la familio Kaprimulgedoj (Caprimulgidae)) en 1853 la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte.[7][8]
Kompleta studo de 2003 analizanta mtDNA DNA sekvencojn de Citokromo b kaj ATPase subunuo 8 sugestas, ke 12 vivantaj specioj de noktokaprimulgoj estu agnoskataj, same kiel alia kiu jam estis formortinta komence de la 2-a jarmilo.[9]
La rilato inter la noktokaprimulgoj kaj la (tradiciaj) Kaprimulgoformaj delonge estis polemika kaj obskura kaj restas tia hodiaŭ: en la 19-a jarcento ili estis konsiderataj subfamilio de la podargoj, kaj ili ankoraŭ estas ĝenerale konsiderataj parencaj al la podargoj kaj/aŭ la kaprimulgoj. Tamen ŝajnas, ke ili ne estas tiel proksime parencaj al ambaŭ kiel antaŭe pensite, kaj ke la noktokaprimulgoj havas pli lastatempan komunan praulon kun la Apodoformaj.[10] Kiel estis sugestite okaze ekde morfologiaj studoj pri la kranio en la 1960-aj jaroj,[11] ili estas do konsiderataj aparta ordo, Egoteloformaj. Ĉi tiu, la kaprimulga(j) stirpo(j) kaj la Apodoformaj, estas postulitaj por formi kladon nomatan Cypselomorphae, kun la noktokaprimulgoj kaj la Apodoformaj formantaj la kladon Daedalornithes.
Laŭ formo kaj kutimoj, tamen, ili estas tre similaj al ambaŭ kaprimulgaj grupoj - aŭ, unuarigarde, al malgrandaj strigoj kun grandegaj okuloj. La prauloj de la apusoj kaj kolibroj, du grupoj de birdoj kiuj estas morfologie tre specialigitaj, ŝajna aspektas tre similaj al malgranda noktokaprimulgo, posedante fortajn krurojn kaj larĝan gapon, dum la kruroj kaj piedoj estas tre reduktitaj ĉe la hodiaŭaj apusoj kaj kolibroj, kaj la beko estas mallarĝa ĉe ĉi-lastaj.
Noktokaprimulgoj estas ekskluzive aŭstralazia grupo, sed proksimaj parencoj ŝajne prosperis tra tuta Eŭrazio en la malfrua Paleogeno.
Molekulfilogenetikaj studoj montris, ke la Egoteloformaj estas frataj de la Apodoformaj, kiuj enhavas la kolibrojn, apusojn kaj arboapusojn.[12][13] La du ordoj kunhavis komunan praulon antaŭ ĉirkaŭ 57 milionoj da jaroj.[13]
| Strisores |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La jena kladogramo baziĝas sur studo pri molekula filogenetiko de 2003, kiu specimenigis tri regionojn de mitokondria DNA ĉefe ĉerpita el muzeospecimenoj. Kelkaj el la nodoj ne estis bone subtenataj de la datumoj..[9]
| Aegotheles |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Specioj
[redakti | redakti fonton]
La genro enhavas dek speciojn:[14]
- Granda egotelo, Aegotheles insignis – montara Nov-Gvineo
- Stela egotelo, Aegotheles tatei – areoj de la rivero Fly/Elevala de centrorienta Nov-Gvineo kaj de Amazon Bay en plej sudorienta Nov-Gvineo
- Moluka egotelo, Aegotheles crinifrons – Halmahera kaj Bakanoj (nordaj Molukoj)
- Makula egotelo, Aegotheles wallacii – Waigeo (Raja Ampat, nordokcidento de Nov-Gvineo), Aru Insuloj (sudokcidento de Nov-Gvineo), Birdokapa Duoninsulo (nordokcidento de Nov-Gvineo) kaj dise en Nov-Gvineo
- Monta egotelo, Aegotheles albertisi – montara Nov-Gvineo
- Novkaledonia egotelo, Aegotheles savesi – Grande Terre (Novkaledonio); plej verŝajne formortinta
- Stria egotelo, Aegotheles bennettii – centra ĝis sudorienta Nov-Gvineo
- Birdokapa egotelo, Aegotheles affinis – Arfak Montoj, Birdokapa Duoninsulo (nordokcidenta Nov-Gvineo)
- Karimua egotelo, Aegotheles terborghi – Karimui Baseno (centra suda Nov-Gvineo)
- Aŭstralia egotelo, Aegotheles cristatus – centra suda, sudorienta Nov-Gvineo, Aŭstralio kaj Tasmanio
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (1826) “Australian birds in the collection of the Linnean Society; with an attempt at arranging them according to their natural affinities”, Transactions of the Linnean Society of London (English, Latin) 15 (1), p. 170–334 [194]. doi:10.1111/j.1095-8339.1826.tb00115.x. Por dato vidu: (1970) “The publication dates of the Transactions of the Linnean Society of London, Series I,1791–1875”, Biological Journal of the Linnean Society 2 (1), p. 61–76. doi:10.1111/j.1095-8312.1970.tb01688.x. Bibkodo:1970BJLS....2...61R.
- ↑ Latham, John. (1790) Index Ornithologicus, Sive Systema Ornithologiae: Complectens Avium Divisionem In Classes, Ordines, Genera, Species, Ipsarumque Varietates 2 (latine). London: Leigh & Sotheby.
- ↑ Shaw, George. (1790) Journal of a Voyage to New South Wales : with sixty-five plates of nondescript animals, birds, lizards, serpents, curious cones of trees and other natural productions. London: Printed for J. Debrett. Por Shaw kiel aŭtoro de la specia nomo oni vidu: (1891) “Note on the authors of the specific names in John White's 'Journal of a Voyage to New South Wales', 1790”, The Annals and Magazine of Natural History, Including Zoology, Botany, and Geology 7 (42), p. 535. doi:10.1080/00222939109460662.
- ↑ (1956) “Report by the Secretary on the relative dates of publication of the names Caprimulgus novaehollandiae Latham and Caprimulgus cristatus Shaw in White, both currently treated as having been published in 1790”, Opinions and Declarations Rendered by the International Commission on Zoological Nomenclature 1 Section D Part D.4. London: International Trust for Zoological Nomenclature, p. 204–206.
- ↑ (1940) Check-List of Birds of the World 4. Harvard University Press.
- ↑ . Aegotheles. The Key to Scientific Names. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 7a de Oktobro 2025 .
- ↑ Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History 222. New York: American Museum of Natural History, p. 142, 229.
- ↑ (1853) “Classification ornithologique par series”, Comptes Rendus Hebdomadaires des Séances de l'Académie des Sciences (French) 37, p. 641–647 [645].
- ↑ 9,0 9,1 (2003) “Phylogeny of the owlet-nightjars (Aves: Aegothelidae) based on mitochondrial DNA sequence”, Molecular Phylogenetics and Evolution 29 (3), p. 540–549. doi:10.1016/S1055-7903(03)00135-0. Bibkodo:2003MolPE..29..540D.
- ↑ Mayr (2002)
- ↑ Simonetta (1967)
- ↑ (2015) “A comprehensive phylogeny of birds (Aves) using targeted next-generation DNA sequencing”, Nature (English) 526 (7574), p. 569–573. doi:10.1038/nature15697. Bibkodo:2015Natur.526..569P. 205246158.
- ↑ 13,0 13,1 (2024) “Complexity of avian evolution revealed by family-level genomes”, Nature 629 (8013), p. 851–860. doi:10.1038/s41586-024-07323-1. Bibkodo:2024Natur.629..851S.
- ↑ Owlet-nightjars, treeswifts, swifts. IOC World Bird List Version 15.1. International Ornithologists' Union (Februaro 2025). Alirita 9a de Oktobro 2025 .
- Mayr, Gerald (2002): Osteological evidence for paraphyly of the avian order Caprimulgiformes (nightjars and allies). Journal of Ornithology, 143(1): 82–97. COI: 10.1007/BF02465461 PDF fulltext
- Simonetta, A.M. (1967): Cinesi e morfologia del cranio negli Uccelli non passeriformi. Studio su varie tendenze evolutive. Part II – Striges, Caprimulgiformes ed Apodiformes ["Cranial kinesis and morphology of non-passerine birds. Study of various evolutionary tendencies. Part II – Striges, Caprimulgiformes and Apodiformes"]. Archivio Zoologico Italiano 52: 1–35.
- Worthy, Trevor H.; Tennyson, A.J.D.; Jones, C.; McNamara, J.A. & Douglas, B.J. (2007): Miocene waterfowl and other birds from central Otago, New Zealand. Journal of Systematic Palaeontology, 5(1): 1–39. COI:10.1017/S1477201906001957 (HTML abstract)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


