Nombra akso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nombra akso (aŭ nombrakso, nombra linio) estas rekto, sur kiu oni difinis direkton (nomatan la pozitiva direkto), punkton origino , respondan al 0 (nulo) kaj la skalon (kutime indikatan per alia punkto responda al la pozicio de 1).

Sekve de tio al ĉiu reelo respondas ekzakte unu punkto de la akso, tia ke la vektoro estas direktita laŭ la pozitiva direkto, se , en la kontraŭa direkto, se , aŭ estas la punkto , se ; kaj la longo de la vektoro estas la absoluta valoro .

Nombra akso kun aparte indikitaj nombroj e, π kaj (kvadrata radiko de 2)

La nombran akson oni ofte uzas por bildigi la aron de ĉiuj reeloj kaj por desegni grafikaĵojn de funkcioj. Oni ankaŭ bildigas intervalojn per rektosegmentoj de la nombrakso.