Norbert Duka-Zólyomi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Norbert Duka-Zólyomi [zOjomi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Duka Zólyomi Norbert estis ĉeĥoslovakiana hungara advokato, politikisto, instruisto, historiisto.

Norbert Duka-Zólyomi [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1908 en Esztergom. Li mortis la 21-an de septembro 1989 en Bratislavo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Norbert Duka-Zólyomi abiturientis en Ĉeĥoslovakio en Bratislavo en 1925, poste li akiris juran diplomon en la sama urbo en 1929, fine ĝis 1934 li lernis samloke lingvojn. Inter 1934 kaj 1945 li estis advokato, krome li kontribuis en gazetoj. Post la 2-a mondmilito li estis kondamnita je prizono, inter 1949 kaj 1953 li estis simpla laboristo. En 1954 li akiris pianistan diplomon, poste li instruis ĉefe en hungarlingva muzika lernejo. Ekde la 1960-aj jaroj li okupiĝis pri medicina historio. En 1970 li kandidatiĝis el historio. Li partoprenis en socia vivo de hungara minoritato. En 1972 li ricevis hungaran memormedalon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az asszimilálódás (1938)
  • Szórvány magyarok (1942)
  • A nagyszombati orvostudományi kar hallgatói (1966)
  • Zacharias Gottlieb Huszty Mitbegründer der modernen Sozialhygiene (1972)
  • Balneologická bibliografia Slovenska (1980)

Fontoj[redakti | redakti fonton]