Norda Borneo estis protektorato de Britio sub administrado de la suverena "Brita Kompanio pri Norda Borneo" inter la jaroj 1882 kaj 1946. Post la Dua Mondmilito ĝi iĝis kronkolonio de Britio inter la jaroj1882 kaj 1963, kaj tiutempe nomiĝis "Brita Norda Borneo". La teritorio konsistis el la nordorienta parto de la insulo Borneo. Ekde la jaro 1963, la areo apartenas al la ŝtatoMalajzio kaj nun konsistigas ties subŝtaton Sabaho.
La Somera Olimpiko 1956 en Melburno estis la sola olimpika evento, en kiu partoprenis suverena teamo de sportistoj el Norda Borneo sub ties flago.