Nord-Sentinela Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nord-Sentinela Insulo
lando
North Sentinel Island.jpg
Satelita Foto de NASA de la Nord-Sentinela Insulo
Oceano Hinda Oceano
Ĉefurbo Ne konata
Areo 59,67 km² (5 967 ha)
Loĝantaro 400
Denseco 6,7 loĝ./km²
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: North Sentinel Island


La Nord-Sentinela Insulo apartenas al la Andamanoj, insularo en la Andamana Maro. La insulo apartenas oficiale al la Uniaj teritorioj de Barato, sed la indiĝena loĝantaro, la tiel nomitaj Sentinelanoj, ĝis hodiaŭ rifuzas ĉiun kontakton kun la cetera mondo kaj atakas ĉiujn vizitantojn per sagoj. La barata registaro tial deklaris la insulon armea barzono. Tial la loĝantaro de la Nord-Sentinela Insulo estas supozeble la lasta kaj unika popolo sur la terglobo, kiu ĝis nun neniam havis kontakton kun la cetera homa loĝantaro de la planedo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Nord-Sentinela Insulo situas proksimume 50 kilometrojn okcidente de Port Blair, la ĉefurbo de la Andamanoj.[1] La insulo estas ĉirkaŭigita de danĝeraj koralrifoj kaj ne disponas pri natura haveno. La tuta insulo estas ekster la rifa zono kovrita de densa arbaro. Ĝia surfaco kovras areon de 59.67 km2.

Dum la tertremo en la jaro 2004 la tektonika tavolo sub la insulo leviĝis je inter 1 kaj 2 metroj. Vastaj partoj de la ĉirkaŭaj koralrifoj tiel nun daŭre elsekiĝis kaj fariĝis seka tero aŭ kreis malprofundajn lagunojn, kio ampleksigis la limojn kaj la teritorion de la insulo okcidenten kaj suden je ĝis unu kilometro kaj ligis la Konstancan Insulon kun la ĉefinsulo.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri la loĝantoj de la Nord-Sentinela Insulo oni scias malmulton.[3] Oni supozas, ke la sentinelanoj estas parencoj de la ongeoj, indiĝena popolo, kiu loĝas najbare al la tiel nomita Malgranda Andamana Insulo. Tamen ongeoj, kiuj en la 19-a jarcento estis portitaj al la Nord-Sentinela Insulo malgraŭ kultura simileco kun la sentinelanoj ne sukcesis interkompreniĝi kun la indiĝena loĝantaro de la insulo. Oni supozas, ke la sentinelanoj enmigris antaŭ inter 100000 kaj 62000 jaroj el Afriko kaj setlis sur la insulo. Ĉar la sentinelanoj ĉiam rifuzis kontakton kun aliaj homoj kaj forpelis, ĉiun, kiu volis meti sian piedon sur la Nord-Sentinela Insulo, la societo sur la insulo konservis sian originan ŝtonepokan kulturon.

En la 19-a jarcento brita ekspedicio sub la gvido de Maurice Vidal Portman atingis la insulon. Portman volis esplori la indiĝenojn sur la insulo kaj ilian kutimojn. Ili trovis sur la insulo kelkajn forlasitajn vilaĝojn kaj fine kaptis ses indiĝenojn, nome maljunan paron kaj kvar infanojn kaj forportis ilin al Port Blair. La paro post malmultaj tagoj malsaniĝis kaj mortis, kaj tiam la britoj reportis la infanojn al la insulo kun aro da donacoj. La 27-an de aŭgusto 1883 Portman duan fojon ŝipumis al la Nord-Sentinela Insulo, post kiam la lumoj de la eksplodo de Krakatoa estis misinterpretitaj kiel helpsignalo de averiinta ŝipo. Sub barata regado registaraj ekspedicioj ek de 1967 regule vizitadis la insulon provante starigi amikajn rilatojn kun la indiĝenoj. En 1977 la ŝarĝŝipo MV Rusley averiis sur la rifoj antaŭ la insulo, kaj en aŭgusto 1981 Primerose. La ŝipistoj sur Primerose supozeble dankas sian vivon nur al tajfuno, kiu malebligis al la indiĝenoj per siaj boatoj ataki la ŝipon kaj mortigi ilin. En 1996 la barata registaro deklaris la teritorion de la Nord-Sentinela Insulo kiel tabua zono kaj tiel fakte rekonis kaj protektis la aŭtonomecon de unu el la lastaj netuŝitaj popoloj sur Tero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Weber George: "Ĉapitro 8: La Triboj, Parto 6. The Sentineli" (retejo konsultita 2017-01-28)
  2. Vishvajit Pandya: "In the Forest - Visual en Material Worlds of Andamnese History" (En la Arbaro - vidaj kaj materiaj mondoj de la andamana historio), ISBN 978-0-7618-4272-9
  3. "Auf North Sentinel Island droht Lebensgefahr durch ein isoliertes Urvolk" (Sur la Nord-Sentinela Insulo minacas vivdanĝero pro izolita prapopolo) Travelbook.de (Retejo konsultita 2018-01-29