Norda Avenuo (Erevano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Avenuo (Erevano)
Հյուսիսային պողոտա
Norda Avenuo (Erevano)
prospekt
Lando: Armenio
Urbo: Erevano
Geografia situo 40° 10′ 56″ N, 44° 30′ 53″ O (mapo)40.1822222244.51472222Koordinatoj: 40° 10′ 56″ N, 44° 30′ 53″ O (mapo)
Norda Avenuo (Erevano) (Armenio)
Norda Avenuo (Erevano) (Armenio)
DEC
Norda Avenuo (Erevano)
Norda Avenuo (Erevano)
Longeco: 450 metroj
Larĝeco: 27 m
Commons: Northern Avenue
vdr

La Norda Avenuo (armene Հյուսիսային Պողոտա), estas avenuo elpensita de Aleksandro Tamanjan, la armena arkitekto de la unuaj urboplanoj dum la 30-aj jaroj, ĝi estas avenuo por piedirantoj kiu konektas la Operon de Erevano kun la Placo de la Respubliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de la 20-a jarcento, la Norda Avenuo estis inter la konstruplanoj sed neniam estis inter la prioritataj konstruendaĵoj dum la soveta epoko. Sed dek jaroj post la falo de komunismo la urbodomo de Erevano anoncis la ekkonstruadon de la nova strato.

La projekto[redakti | redakti fonton]

La ideo de la konstruado de tiu ĉi avenuo rilatiĝas al la modernigado de la urbocentro de la ĉefurbo, per la detruado de la malnovaj domoj el lada tagmento, sed ankaŭ la detruado de antikvaj valoraj konstruaĵoj, kun la celo anstataŭi ilin per modernaj konstruaĵoj destinataj al oficejoj kaj apartamentoj ĉe promenejo kiu rekte konektas la Placon de la Respubliko kun la Opero.

La projekto enhavas la konstruadon de dekvino da pliaj konstruaĵoj por oficejoj kaj apartamentoj, pluraj subteraj parkejoj, vendejoj kaj restoracioj.

Avancado de la projekto[redakti | redakti fonton]

Unua sekcio, flanke de la Opero, estis finkonstruita kaj malfermita en majo 2006. La avenuo estis malfermata de unu ekstremo al alia fine de novembro 2007. Sed la plimulto de la projekto ankoraŭ konstruiĝas aŭ baldaŭ elkonstruiĝos.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]