Norda Kaloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Kaloto
Regiono

LandojNorvegio, Svedio, Finnlando, Rusio


Norda Kaloto (Tero)
Norda Kaloto (Tero)
regiono Nordkalotten


vdr

La regiono Norda Kaloto konsistas el la provincoj Finnmark, Nordland kaj Troms en Norvegio, Norrbottens län en Svedio, Laponia gubernio en Finnlando, kaj Murmanska provinco, la Kola duoninsulo en Rusio. En la dana, norvegaj kaj sveda ĝi nomatas Nordkalotten, finne Pohjoiskalotti, kaj ruse Северный Калотт, Severnij Kalott, pro tio ke ĝi aspektas kvazaŭ kaloto, aŭ similas al vertoĉapo sur la "kapo" de la skandinavia duoninsulo - tial fojfoje ĝi ankaŭ aludiĝis per la termino Norda ĈapoĈapo de la Nordo, en traduko de la angla termino Cap of the North aŭ de la hispana Casquete nórdico ("ĉapo de la nordo"). La regiono ne sekve de la simileco inter la anglaj vortoj "cap" kaj "cape" mistradukiĝu Kabo de la Nordo, pro tio ke la regiono multe pli larĝas ol unuopa kabo.

Tiu arkta zono situas ĉirkaŭ kaj norde de la Arkta Cirklo. Plej norda punkto de la regiono estas la Norda Promontoro, kiu jes ja estas efektiva kabo.