Norda Kaloto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Norda kabo)
Norda Kaloto
Regiono
regiono [+]

LandojNorvegio, Svedio, Finnlando, Rusio


Norda Kaloto (Tero)
Norda Kaloto (Tero)
regiono Nordkalotten


vdr

Norda Kaloto estas geografia regiono en la pleja nordo de kontinenta Eŭropo, norde de la Arkta Cirklo. Ĝi konsistas el la provincoj Finnmark, Nordland kaj Troms en Norvegio, Norrbottens län en Svedio, Laponia gubernio en Finnlando, kaj Murmanska provinco, la Kola duoninsulo en Rusio.

En la dana, norvegaj kaj sveda ĝi nomatas Nordkalotten, finne Pohjoiskalotti, kaj ruse Северный Калотт, Severnij Kalott, pro tio ke ĝi aspektas kvazaŭ kaloto, aŭ similas al vertoĉapo sur la "kapo" de la skandinavia duoninsulo - tial fojfoje ĝi ankaŭ aludiĝis per la termino Norda ĈapoĈapo de la Nordo, en traduko de la angla termino Cap of the North aŭ de la hispana Casquete nórdico ("ĉapo de la nordo"). La regionon, sekve de la simileco inter la anglaj vortoj "cap" kaj "cape", oni ne devas mistraduki kiel Kabo de la Nordo, pro tio ke la regiono multe pli larĝas ol unuopa kabo.

Plej norda punkto de la regiono estas la Norda Promontoro, kiu jes ja estas efektiva kabo.