Nordia Muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordia Muzeo
kultura muzeo • etnografia muzeo • muzea konstruaĵo
Lando Svedio vd
Situo Municipo Stokholmo
Adreso Djurgårdsvägen 6-16, SE-115 93
Arkitekto(j) Isak Gustaf Clason vd
Estiĝo 1873
Direktoro Sanne Houby-Nielsen • Christina Mattsson • Agne Furingsten
Koordinatoj 59° 19′ 45″ N, 18° 5′ 36″ O (mapo)59.3291666718.09333333Koordinatoj: 59° 19′ 45″ N, 18° 5′ 36″ O (mapo)
Nordia Muzeo (Svedio)
Nordia Muzeo (Svedio)
DEC
Nordia Muzeo
Nordia Muzeo
Situo de Nordia Muzeo
Map
Nordia Muzeo
Jaraj vizitantoj: 237 964 (2015)
Filioj Q10694576 vd
Retpaĝo http://www.nordiskamuseet.se/
vdr
La muzea konstruaĵo.

La Nordia Muzeo (ankaŭ nomita la Skandinava Muzeo, svede Nordiska museet) situas sur la insulo Djurgården en Stokholmo kaj respondecas pri prezentado de la kulturhistorio kaj etnoj en Svedio. La plej malnovaj ekspoziciaĵoj originas de ĉirkaŭ la komenco de la 16-a jarcento.

Vizitado de la muzeo estas senpaga ĝis 18-jaraĝa, kaj por plenkreskuloj kostas 140 kronojn .

Historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo estis fondita fine de la 19-a jarcento fare de Artur Hazelius, kiu ankaŭ respondecis pri malfermado de la subĉiela muzeo Skansen. Ĝis 1963, la Muzeo Skansen estis sub la administrado de la Nordia Muzeo.

La Nordia Muzeo komenciĝis kiel skandinava etnografia kolekto (Skandinavisk-Ethnografiska samlingen) en domo sur Drottninggatan de Stokholmo. La muzeo ricevis sia nunan nomon en 1880, kaj samtempe la muzeo fariĝis sendependa fondaĵo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Arkitektura plano de la muzeo

La grandioza muzeokonstruaĵo estis konstruita antaŭ 1907 laŭ la modelo de la dana kastelo Frederiksberg.

Parto de la muzeo estis malfermita en 1897 kun la Stokholma Arta kaj Industria Ekspozicio. En 1907 la muzeo translokiĝis en la nunan konstruaĵon. La konstruaĵo de la arkitekto Isak Gustaf Clason en la renesanca stilo estas precipe rimarkinda pro sia granda centra halo. Ĉi tio estas 125 m longa kaj 24 m alta. En ĝia centro estas ses metrojn alta, polikromata ligna statuo de la skulptisto Carl Milles, kiu prezentas reĝon Gustavo Vasa sidanta sur lia trono. La konstruaĵo estas protektita konstruaĵo kiel Byggnadsminne ekde 1971 [1].

Agado[redakti | redakti fonton]

La Nordia Muzeo montras permanentajn kaj provizorajn ekspoziciojn, kiuj prezentas malsamajn aspektojn de vivo en tiu lando laŭ la tempoj, kaj en la malsamaj sociaj tavoloj. La temoj reprezentitaj inkluzivas modon, popolkostumojn, popolarton, metiojn, ludilojn, meblitajn ĉambrojn kun metitaj tabloj kaj ĉiutagajn objektojn de tiam kaj nun, pentraĵojn de August Strindberg same kiel fotojn kaj fotilojn [2][3]. Ekzistas nuntempe proksimume 1.5 milionoj da eroj en la kolektoj kaj proksimume 250,000 libroj en la akademia biblioteko [4]. La Nordia Muzeo ankaŭ posedas kaj administras kelkajn kastelojn kaj grandbienojn kiel kastlo Tyresö, Svindersvik kaj Julita gård.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Ekstero[redakti | redakti fonton]

Interno[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Johansson, Bengt O H. (1999) “Norra innerstaden”, Guide till Stockholms arkitektur, 2‑a eldono, Stockholm: Arkitektur Förlag AB. ISBN 91-86050-41-9.
  2. Collections. Alirita 11 October 2014.
  3. Fotografiska samlingar. Arkivita el la originalo je 2016-11-22. Alirita 2016-11-22.
  4. Bibliotekets samlingar. Alirita 2016-11-22.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]