Aŭtoŝoseo de la nordokcidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nordokcidenta Aŭtoŝoseo)
Aŭtoŝoseo de la nordokcidento
vojo • aŭtovojo en Hispanio [+]

LandoHispanio
Koordinatoj41° 42′ 34″ N, 5° 14′ 16″ U (mapo)41.709427777778-5.2378305555556Koordinatoj: 41° 42′ 34″ N, 5° 14′ 16″ U (mapo)

Aŭtoŝoseo de la nordokcidento (Hispanio)
Aŭtoŝoseo de la nordokcidento (Hispanio)
DEC
Aŭtoŝoseo de la nordokcidento
Aŭtoŝoseo de la nordokcidento
Lokigo de Hispanio en mondo
Vikimedia Komunejo:  Autovía A-6 [+]
vdr
Aŭtoŝoseo de la Nordokcidento
La aŭtovojo en Astorga, Leono.

La Aŭtoŝoseo de la Nordokcidento, Nordokcidenta Aŭtoŝoseo, en hispana origine kaj oficiale Autovía del NoroesteA-6, estas unu el la ses radiaj aŭtovojoj de Hispanio. Komunikas Madridon kun Galegio, pasante tra Kastilio-Leono. Temas pri unu de la plej gravaj vojoj de la lando, ĉar, krom trapasi Kastilio-Leonon, faras tre utilan itineron kaj por iri al Asturio kiom por iri al la nordo de Portugalio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter radiaj aŭtovojoj, ties finigo estis la plej malfrua el la ses hispanaj, pro, ĉefe la orografiaj malfacilaĵoj kiujn prezentas la komarko leona nome El Bierzo kaj la enirejo en Galegio. La tiamaj politikistoj preteratentis tiujn evidentajn malhelpojn, kaj antaŭvidis la finigon de la aŭtoŝoseo ses jarojn antaŭ la reala finigo. Eĉ kiam okazis teruraj ŝtonfaloj en la zono situanta inter Villafranca del Bierzo kaj Becerreá (inter la kilometroj 400a kaj 440a), kio devigis replani la projekton serioze, la koncerena Ministerio de Fomento de Hispanio pludefendis la komencan planon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Menciindas ke inter hispanaj radiaj aŭtovojoj tiu ĉi estas la unika kiu ne formas parton de eŭropa itineraro, nur parte laŭ E-70.

En la aktualo, tiu aŭtovojo supozas eksterordinaran fruecon por eniri aŭ eliri el Galegio. Inter la kilometroj 44 (Villalba, Madrido) kaj 111 (Adanero, Provinco Avilo) la aŭtovojo iĝas Aŭtoŝoseo AP-6, paga.