Superjaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Normala jaro)
La grafeo bilgigas la diferencon inter la vera sidera tempo kaj tiu de la gregoria kalendaro de 1750 ĝis 2250.

Superjaro estas jaro, kiu havas 29 tagojn en februaro (en la Julia kaj gregoria kalendaroj).

Ordinara jaro estas ĉiu jaro, kiu ne estas superjaro. La ordinara jaro havas 28 tagojn en februaro.

Superjaro estas ilo por konservi la sinkronigon inter la kalendara jaro kaj la sezonoj. La sezonoj revenas unu fojon dum ĉiu tropika jaro, la tempo de unu orbito de la Tero ĉirkaŭ la Suno. Tio estas proksimume 365,2422 tagoj, do senŝanĝa 365-taga jaro kaŭzus ke la kalendaro malrapide malakordiĝus kun la sezonoj. Oni povas ĝustigi tion per la enmeto de supertago en la jaron (kiu jaro iĝas superjaro), por ke ĝi estu 366 tagojn longa anstataŭ 365.

La regulo por superjaroj en la Gregoria kalendaro estas:

Jaro estas superjaro se ĝi precize divideblas per kvar; sed jaro dividebla per cent estas superjaro nur se ĝi divideblas per 400.

Do 1984 kaj 2000 estis superjaroj, sed 1900 ne estis kaj 2100 ne estos.

La logiko estas: la aldono de po unu tago ĉiujn kvar jarojn alĝustiĝas la mezan jarlongon al 365,25 tagoj. Tio tro longas, do oni forigas po unu supertagon ĉiun jarcenton. Tio forigas 0,01 tagojn kaj la mezo fariĝas 364,24 tagoj. Sed tio ankoraŭ ne estas sufiĉe preciza, do oni remetas po unu supertagon ĉiujn kvar jarcentojn. Tio realdonas 0,0025 tagojn kaj la mezo fariĝas 365,2425 tagoj.

Tio ankoraŭ estas 0,0001 tagojn pli longa ol la meza intervalo inter martaj ekvinoksoj, rezulte ke la Gregoria kalendaro estos proksimume duontagon malantaŭ la tropika jaro post 4000 jaroj.

Notu ke ĉi tio neniel rilatas al supersekundoj, kiuj aldoniĝas de tempo al tempo por sinkronigi atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero.

Algoritmo por determini ĉu jaro estas superjaro (Pseŭdokodo):

Se jaro module 4 estas 0 aŭ
 :: se jaro module 100 estas 0 aŭ
 :::: se jaro module 400 estas 0 tiam
 :::::: estas superjaro
 :::: alie
 :::: ne superjaro
 :: alie estas superjaro
alie ne superjaro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]