Norman Finkelstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finkelstein Gary Norman

Gary Norman FINKELSTEIN, usona historiisto kaj politologo (naskiĝjaro 1953), plenumis sian studkursaron ĉe la universitato Binghamton de Novjorko, kaj ĉe École Pratique des Hautes Études en Parizo, gajnante fine doktoriĝon pri Politikaj Sciencoj ĉe la universitato de Princeton.
Li lekciis ĉe Brooklyn College, Hunter College, New York University kaj fine ĉe DePaul University en Chicago (ĝis septembro 2007).

Norman G. Finkelstein uzas, en plejparto de siaj verkoj kaj en ĉiu paĝo de sia retejo, la kromnomon Norman G. Finkelstein, eble por senefikigi ĉian ajn konfuzon kun alia eseisto Norman H. Finkelstein, kiu verkas samteme pri Israelo kaj pri historio de cionismo.

Biografio

Filo de travivintaj judoj de la Varsovia geto kaj poste de la eksterma koncentrejo de Auschwitz, Finkelstein akiris famon pro siaj verkoj rilataj al araba-israela konflikto[1] kaj pro la polemikoj ekscititaj de sia kritiko pri la «Industrio de la Holokaŭsto»: esprimo per kiu li denuncas la organizaĵojn kaj judajn personojn (aparte la Juda Monda Kongreso/n aŭ Elie Wiesel)/n kiuj, laŭ li, ekspluatadas la Ŝahon politikcele (por apogigi la israelan politikon) aŭ komercajn (akiri financajn kompensojn el Germanio kaj Svislando)[2]. Finkelstein malkaŝis ke liaj historiaj rekonstruaĵoj estis provokitaj okaze de la kompenso de po 1.000 usonaj dolaroj ofertitaj al siaj gepatroj kaj aliaj travivintoj: cifero tro malalta se komparata kun tiu liverita de Germanio kaj Svislando kaj kun la nombro komence rimarkigita kiam aliancanoj censis la travivintojn el naziaj koncentrejoj. Tiu nombro, laŭ li multe malpli alta ol miliono da personoj, tamen daŭre ŝvelis ruze de la komisionoj taskitaj fiksi la kompensojn, formitaj de israelanoj kaj usonanoj multe simpatiantaj al Israelio, kiuj tiel retenis grandegajn financajn riĉfontojn avantaĝe al la juda ŝtato, malutile al la veraj saviĝintoj el la Ŝaho.

Lia doktoriĝa tezo pritraktis ankaŭ skrupulan kaj severan kritikon pri "furorlibro", publikigita en 1984, From Time Immemorial, de usona aŭtorino Joan Peters. Tiu libro faris sonkeston el mito pri la "dezerto" en kiu la unuaj israelaj “koloniantoj” establiĝis (en alies teritorioj).

Li aperis en multaj televidaj kaj radiaj elsendoj diversloke en la mondo por debati pri la problemo de la konflikto israela-palestina. Ĉiam, tamen, kontrastata de nekonsentantoj pri liaj tezoj.

En 2001 lin honoris porinstrua posteno ĉe la universitato DePaul en Ĉikago.

En 2005, li publikigis Beyond Chutzpah: On the Misuse of Anti-Semitism and the Abuse of History[3] en kiu li kontrole kritikis la libron The Case for Israel de profesoro pri Juro de Harvard, Alan Dershowitz, ĝin kvalifkante “universitata blago”. En ĝi li denuncas la trorapidajn ĝeneraligojn kaj akuzojn pri antisemitismo verdikitaj de certaj judaj organizaĵoj kontraŭ tiuj kiuj kontraŭas la politikon de la israela ŝtato. Alan Dershowitz minacis la eldoniston de Beyond Chutzpah entrepreni proceson pro misfamigo. Eĉ li publike petis al la universitato DePaul rifuzi al Finkelstein nomumon kiel profesoron. [4].

Fakte, per letero de sia rektoro, Dennis Holtschneider, datita 8a de marto 2007, la universitato de DePaul rifuzis lian kandidatigon al profesoro titolulo de la katedro de “politikaj sciencoj” [5]. La komisiono atribuanta la katedrojn mallaŭdis la anoncitan subtenon de la Fakultata Konsilio [6].

Post kromaj persekutoj, li estis eksigita el la instrua tasko. Sed la kontrasto ĉesis per eksterjuĝa akordo. La sekvan tagon, la universitato publike rekonis ke la profesoro Finkelstein estas “escepta profesoro kaj science fekunda”. Sed la kontraŭulo, Alan Dershowitz, deklaris ke “diri ke Finkelstein estas faka studulo estas simpla mensogo. Li faras nur propagandon”. [7] Siaflanke, Finkelstein rebatis ke li vidis rifuzita sian profesoran postenon pro eksteruniversatataj influoj. En intervjuo, Finkelstein asertas ke la “israela lobio” estas pli potenca ol ĉiuj poravantaĝaj grupoj, senkompare en la tuta mondo (eĉ pli potenca ol la ĉina lobio).

En majo 2008 al Finkelstein estis malpermesate aliro al israela ŝtato dum dekjara periodo.[8].

Bibliografio. Libroj

  • 2010: This Time We Went Too Far: Truth and Consequences of the Gaza Invasion. OR Books [1]
  • 2005: Beyond Chutzpah: On the Misuse of Anti-Semitism and the Abuse of History. U of California P, ISBN 0-520-24598-9. 2nd updated edition, U of Cal. P. June 2008, ISBN 0-520-24989-5, contains an appendix written by Frank J. Menetrez, Dershowitz vs Finkelstein. Who's Right and Who's Wrong?, p. 363-394, [2]
  • 2000: The Holocaust Industry|The Holocaust Industry: Reflections on the Exploitation of Jewish Suffering, Verso, ISBN 1-85984-488-X.contains an appendix written by Frank J. Menetrez, Dershowitz vs Finkelstein. Who's Right and Who's Wrong?, p. 363-394, [3]
  • 2000: The Holocaust Industry|The Holocaust Industry: Reflections on the Exploitation of Jewish Suffering, Verso, ISBN 1-85984-488-X.
  • 1998: A Nation on Trial: The Goldhagen Thesis and Historical Truth (Co-author with Ruth Bettina Birn) Henry Holt and Co., ISBN 0-8050-5872-9.
  • 1996: The Rise and Fall of Palestine: A Personal Account of the Intifada Years. Minneapolis: U of Minnesota P, ISBN 0-8166-2859-9.
  • 1995: Image and Reality of the Israel-Palestine Conflict, Verso, ISBN 1-85984-442-1
  • 1987: From the Jewish Question to the Jewish State: An Essay on the Theory of Zionism, thesis, Princeton University.

Artikoloj

  • ”Disinformation and the Palestine Question: The Not-So-Strange Case of Joan Peter's 'From Time Immemorial.'“ en Blaming the Victims: Spurious Scholarship and the Palestinian Question. Ed. Edward W. Said and Christopher Hitchens. Verso Press, 1988. ISBN 0-86091-887-4. Chapter Two, Part One:
  • ”Peace process or peace panic? - The scourge of Palestinian moderation”, Middle East Report, 19 (1989) 3/158 , pp. 25–26,28-30,42
  • ”Zionist orientations”, Scandinavian Journal of Development Alternatives 9 (March 1990) 1. p. 41-69
  • ”Bayt Sahur in year II of the intifada. - A personal account”, Journal of Palestine Studies 19 (Winter 1990) 2/74.p. 62-74
  • ”Israel and Iraq. - A double standard”, Journal of Palestine Studies 20 (1991) 2/78. p. 43-56
  • "Reflections on Palestinian attitudes during the Gulf war", Journal of Palestine Studies, 21 (1992) 3/83 , p. 54-70
  • ”Réflexions sur la responsabilité de l´État et du citoyen dans le conflit arabo-israélien” (Reflections on the responsibility of state and citizen in the Arab-Israeli conflict), in L' homme et la société, L'Harmattan 1994, 114, S. 37-50
  • ”Whither the `peace process'?”, New Left Review, (1996) 218 , p. 138
  • ”Securing occupation: The real meaning of the Wye River Memorandum”, New Left Review, (1998) 232, p. 128-139
  • Contributor to The Politics of Anti-Semitism. Ed. Alexander Cockburn and Jeffrey St. Clair. AK Press, 2001. ISBN 1-902593-77-4.
  • ”Lessons of Holocaust compensation”, in Palestinian Refugees: The Right of Return. Ed. Naseer Aruri. Pluto Press, 2001, S. 272-275. ISBN 0-7453-1776-6.
  • ”Abba Eban with Footnotes”, Journal of Palestine Studies, , vol 32. (2003), p. 74-89
  • ”Prospects for Ending the Occupation”, Antipode, 35 (2003) 5 , p. 839-845
  • Contributor to Radicals, Rabbis and Peacemakers: Conversations with Jewish Critics of Israel, by Seth Farber. Common Courage Press, 2005. ISBN 1-56751-326-3.
  • ”The Camp David II negotiations. - how Dennis Ross proved the Palestinians aborted the peace process”, Journal of Palestine Studies, vol. 36 (2007), p. 39-53
  • ”Dennis Ross and the peace process: subordinating Palestinian rights to Israeli ‘needs’” Institute for Palestine Studies, 2007 ISBN 0-88728-308-X

Komentoj pri Finkelstein kaj liaj verkoj

Kritikoj al Finkelstein kaj ties replikaj respondoj

Notoj

  1. Image and Reality of the Israel-Palestine Conflict, 1995
  2. The Holocaust Industry: Reflections on the Exploitation of Jewish Suffering, 2000. Pri tiu libro eblas legi recenzon sur le Monde Diplomatique de aprilo de 2001 («Ambiguïtés», verkita de Dominique Vidal.)
  3. Beyond Chutzpah: On the Misuse of Anti-Semitism and the Abuse of History, 2005
  4. Embattled DePaul professor agrees to resign, ABC, 6 septembro 2007
  5. Maccarthysme au sein de l’université américaine, Le Monde Diplomatique, 19a de julio 2007.
  6. Elpaŝo taksita “malkutima” en franca ĵurnalo Le Grand Soir (Une attaque contre la liberté de recherche., Le Grand Soir, 13° de julio 2007)
  7. «The statement that [Finkelstein] is a scholar is simply false. He's a propagandist»Finkelstein bows out of DePaul University, The Guardian, 6a de septembro 2007
  8. http://www.democracynow.org/2008/5/29/israel_bars_one_of_its_most

Eksteraj ligiloj

Videoj