Nové Mohelno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nové Mohelno
germane: Neumugl
pereinta vilaĝo
Restoj de konstruaĵo en la pereinta vilaĝo Nové Mohelno
Oficiala nomo: Nové Mohelno
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Administra municipo Stará Voda
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia arbaro
Situo Nové Mohelno
 - koordinatoj 49° 56′ 37″ N 12° 28′ 40″ O / 49.94361 °N, 12.47778 °O / 49.94361; 12.47778 (mapo)
Katastro 7,9 km² (790 ha) Nové Mohelno
Loĝantaro 0
Unua skribmencio 1312
 - Pereo 1950-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Nové Mohelno sur mapo de la dua armea mapigado
Nové Mohelno sur mapo de la dua armea mapigado
Nové Mohelno sur mapo de la dua armea mapigado
Vikimedia Komunejo: Neumugl
Portalo pri Ĉeĥio

Nové Mohelno (germane Neumugl) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, lokon administras nun municipo Stará Voda, troviĝanta en distrikto Cheb. Ĝi troviĝis en montaro Bohemia arbaro. La vilaĝo troviĝis proksime de monto Dyleň, 16 km de Mariánské Lázně, tre proksime de limo de Bohemio kun Supra Palatinato. En la germana flanko ĝis hodiaŭ troviĝas municipo Altmugl, ĉeĥe antaŭe Staré Mohelno. Plej proksima vilaĝo en la ĉeĥa flanko estadis Slatina (germane Lohhäuser), sed kiu jam ankaŭ pereis. La plej proksima ĝis nun enloĝata setlejo en la ĉeĥa flanko estas solejo Háj, plej proksima vilaĝo poste Vysoká.

Historio[redakti | redakti fonton]

Staré Mohelno, troviĝanta hodiaŭ en Bavario, estas unuafoje menciita en la jaro 1312. Richard Švandrlík derivas el la nomo de setlejo ties verŝajnan slavan devenon.

Nové Mohelno estas unuafoje menciata kiel "Neue Mugel" en la jaroj 1654–1655. Mastrumis ĉi tie kvar ĝardenistoj, t.e. malriĉaj dometistoj sen kampoj. Laŭ registroj el la jaro 1847 Nové Mohelno havis 24 konstruaĵojn kaj sume 146 loĝantojn. En enskribo el la jaro 1895 estas indikitaj 24 domoj kaj 107 germanaj loĝantoj.

En la jaro 1945 estis fore situanta domaro ellandigita kaj dum la 1950-aj jaroj ĝi estis detruita pro situo en limregiona zono. En arbaro en ties senpera proksimeco poste estis establita roto de ĉeĥoslovaka limgardistaro Mohelno, kiu estis nuligita en la jaro 1978.[1]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nové Mohelno (Neumugl). zanikleobce.cz. Alirita 12. 4. 2006.