Dyleň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dyleň
germane: Tillenberg
Monto
Dyleň
Oficiala nomo: Dyleň
Lando  Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia arbaro
Situo Dyleň
 - alteco 940 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 04″ N 12° 30′ 10″ O / 49.96778 °N, 12.50278 °O / 49.96778; 12.50278 (mapo)
Por publiko ne
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dyleň
Portalo pri Geografio

Dyleň (germane Tillenberg) estas monto en Ĉeĥio, en Bohemia arbaro situanta proksimume 15 km okcidente de Mariánské Lázně. Ĝia montopinto situas en supermara alteco 940 metroj kaj ĝi estas malproksima proksimume 500 metroj de ŝtatlimo de Ĉeĥio kun Germanio, pli precize kun Bavario.

Turo sur la monto[redakti | redakti fonton]

La pinto, situanta inter la limo de FRG kaj fera kurteno, kies linio estas ĝi hodiaŭ videbla proksimume kilometro direkte en la enlandon de Ĉeĥio, havis strategian signifon en la tempo de malvarma milito. Rilate al tio, ke temas pri karakteriza montopinto kun longa disvidejo en Bavario, estis konstruita sur ĝi loĝkonstruaĵo por soldatan garnizonon, observa turo kaj subaŭskultiga turo. Okazis ĉi tie monitorado de radia trafiko en preskaŭ la tuta Bavario. Simila turo servanta al la samaj celoj male de usonaj esplorservoj situas ĝis hodiaŭ en Germanio sur monto Schneeberg.

La subaŭskultiga stacio perdis sian signifon post ĉeĥoslovaka revolucio. E la 1990-aj jaroj ties ekipaĵaro estis malmuntita, la turo estis rekonstruita kaj nuntempe ĝi servas kiel televida elsendigilo, elsendigilo de televidaj kaj radiodisaŭadigaj programoj. En zono de UMO de tie elsendas Český rozhlas (ČRo1, 97,6 MHz kaj ČRo Karlovy Vary, 100,8 MHz) kaj ĥeba privata Rádio Egrensis (92,5 MHz). Dank' al avantaĝa situo de la elsendigilo eblas kapti la programojn en longa ĉirkaŭaĵo nenur en Ĉeĥio, sed ankaŭ eĉ en Supra Palatinato kaj Supra Frankonio. Rádio Egrensis tiel eblas dank' al pli alta povumo de la esendigilo ekzemple en pli altaj situoj eĉ e ĉirkaŭaĵo de Regensburg.

La montopinta turo kaj la ĉirkaŭaj objektoj estas ĝis un ĉirkaŭitaj per bariloj el pikdrato kaj nuntempe ili estas por publiko nealireblaj.

Mezo de Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Mapo kun markita mezo de Eŭropo sub Dyleň

Laŭ loka tradicio Dyleň-on en la jaro 1805 proklamis Napoleon Bonaparte kiel geografia mezo de Eŭropo.[1] Hodiaŭ rememorigas tion ŝtona kolono kun skribaĵo, sed kiu situas de la montopinto proksimume kilometro en sudokcidenta direkto kaj je pli ol cent metroj pli sube.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Geografio. Oberpfalz.de. Arkivita el la originalo je 2012-01-02. Alirita 2012-01-02.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]