Nova Centro (franca parlamenta frakcio)
La frakcio Nova Centro (france "Nouveau Centre" aŭ "NC") estas franca frakcio konsistigita la 26-an de junio 2007 en la Nacia Asembleo per la elektitoj de la Nova Centro, de Centrisma Alianco kaj alparencigitoj. Plej multaj el ĝiaj membroj venis de la frakcio UDF en la antaŭa parlamenta periodo.
En la 13-a parlamenta periodo, apartenis al la plimulto kun la frakcio Unuiĝo por Popola Movado. Ĝia prezidanto estis Yvan Lachaud, deputito de Gard. ĝi enhavis dudek du membrojn[1] kaj du alparencigitoj, Philippe Folliot kaj Thierry Benoit, membroj de la Centrisma Alianco.
Ĝi malaperis kun la malfermo de la 14-a parlamenta periodo, do en junio 2012, kiam estis kreita la frakcio Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj, al kiu kuniĝis la deputitoj de Nova Centro kaj de Centrisma Alianco.
Listo de la frakciaj prezidantoj en la Nacia Asembleo
[redakti | redakti fonton]- 26-a de junio 2007 - 29-a de junio 2011 : François Sauvadet
- 29-a de junio 2011 - 6-a de julio 2011 : Hervé de Charette (intertempe prezidas kiel plejaĝulo)
- 6-a de julio 2011 - 19-a de junio 2012 : Yvan Lachaud[2]
Membroj de la parlamenta frakcio
[redakti | redakti fonton]Membroj de la parlamenta frakcio en la 14-a parlamenta periodo, do 2007 - 2012, estis 22 parlamentanoj, interalie:
- Jean-Pierre Abelin, Vienne (4-a) ;
- Charles de Courson, Marne (5-a);
...
- Hervé de Charette Maine-et-Loire (6-a) ; ekde la 11-a de januaro 2010 [3];
Alparencigitaj :
- Philippe Folliot, Tarn, (3-a) ; Centrisma Alianco [4]
- Thierry Benoit, Ille-et-Vilaine, Centrisma Alianco (6-a)[5].
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 23 je sia kreo.
- ↑ Asembleo: proksimulo de Morin elektita prezidanto de la frakcio Nova Centro, gazeto Le Parisien, la 6-an de julio 2011.
- ↑ (PDF) Laŭnonaj tabeloj de la debatoj de Hervé de Charette 2009/2010 en la interretejo de la Nacia Asembleo
- ↑ france Membro de la Nacia Estraro. Philippe Folliot : la semajno de deputito.
- ↑ france Oficiala interretejo de Nova Centro gazetara sciigo de la 3-a de julio 2008.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- 13-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
- Centrisma Alianco
- Franca Nacia Asembleo
- Frakcio
- Nova Centro
- Franca Senato
- Unuiĝo por Popola Movado (Francio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fontoj : Interretejo de la Nacia Asembleo
- Interretejo de la frakcio Nova Centro kaj alparencigitaj en la Nacia Asembleo Arkivigite je 2011-07-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Ĝisdatigita konsisto de la frakcio Arkivigite je 2007-08-16 per la retarkivo Wayback Machine