13-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko
Aspekto
La 13-a parlamenta periodo de la 5-a Respubliko estas la parlamenta periodo, kiu komenciĝis la 20-an de junio 2007 por finiĝi la 19-an de junio 2012 ; la parlamenta laboro estis haltigita ekde la 6-a de marto 2012[1].
Konsisto de la plenuma povo
[redakti | redakti fonton]- Prezidanto de la Respubliko
- Nicolas Sarkozy, de la 16-a de majo 2007 ĝis la 15-a de majo 2012
- François Hollande, ekde la 15-a de majo 2012
- Ĉefministro
- François Fillon de la 19-a de majo 2007 ĝis la 10-a de majo 2012
- Jean-Marc Ayrault, de la 15-a de majo 2012 ĝis la 18-a de junio 2012
Konsisto de la Nacia Asembleo
[redakti | redakti fonton] Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Alfabeta listo de la deputitoj de la 13-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko kaj Listo de la deputitoj de la 13-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko laŭ distrikto.
107 virinoj estis elektitaj aŭ reelektitaj, tio estas 18,54 % de la tuta nombro de deputitoj :
- 46 dekstraj elektitoj (45 por UMP, 1 por MPF);
- 61 maldekstraj elektitoj (el kiuj 49 PS, 4 PC, 5 PRG, 1 Verdula, 2 DVG).
La dojeno estis Loïc Bouvard, deputito UMP de la 4-a distrikto de Morbihan (78-jara komence de mandato) La plej juna estis Olivier Dussopt, socialista deputito de la 2-a distrikto de Ardèche (28-jara komence de mandato).
Rezultoj de la deputitaj balotoj laŭ partioj
[redakti | redakti fonton]Ŝablono:Francaj deputitaj balotoj de 2007
Parlamentaj frakcioj
[redakti | redakti fonton]Rimarkoj :
- 21 vakaj seĝoj
- Konsisto ĝis la 17-a de junio 2012, por la diversaj modifoj de la frakcioj, vidi aliloke
- Malhele, la prezidenta plimulto.
Prezidanto de la Nacia Asembleo
[redakti | redakti fonton]Sinsekvaj registaroj
[redakti | redakti fonton]- Dua registaro de François Fillon, de la 18-a de junio 2007 ĝis la 13-a de novembro 2010, tio estas 3 jaroj kaj 148 tagoj.
- Tria registaro de François Fillon, de la 14-a de novembro 2010 ĝis la 10-a de majo 2012, tio estas 1 jaro kaj 178 tagoj.
- 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault, de la 16-a de majo 2012 ĝis la 18-a de junio 2012, tio estas 33 tagoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La 13-a parlamenta periodo finiĝis marde la 6-an de marto per kontrasta kaj kontestata bilanco (marto 2012). Alirita la 8-an de majo 2012 .
|