Forumo de Sociaj Respublikanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Forumo de Sociaj Respublikanoj (france: Forum des Républicains Sociaux aŭ FRS) estas franca politika partio kreita de Christine Boutin en 2002. Ĝi estas asociita kun UMP. Ĉi tiu partio rilatas al la kristana demokratia tendenco, kaj metas fortan emfazon al socia konservativismo.

La 20an de junio 2009, la membroj de la FRS adoptis la novan nomon, Kristana Demokrata Partio (france: Parti Chrétien DémocratePDC), proponita de Christine Boutin.

La 10an de julio 2013, Christine Boutin anoncis, ke ŝi eksiĝas el la prezidanteco. Ĉi tiu estas akceptita unuanime. Charles-Henri Jamin tiam transprenas la provizoran estron de la partio ĝis la elekto de Jean-Frédéric Poisson ĉe la Partia nacia konvencio de la 16-a de novembro 2013.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]