VIA, la voie du peuple
VIA, la voie du peuple | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 27-a de februaro 2001 vd | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | rue de Berri | |
Ideologio |
kristana demokratio • socia konservativismo • kristana dekstro | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | deklarita asocio en Francio | |
VIA, la voie du peuple (VIA, la vojo de la popolo) estas la nuna nomo, ekde 2020, de la antaŭa partio Kristana Demokrata Partio (france Parti Chrétien Démocrate aŭ PDC). La signifo de VIA en la latina lingvo estas VOJO.
En 2002, Forumo de Sociaj Respublikanoj (france Forum des Républicains Sociaux aŭ FRS) estis franca politika partio kreita de Christine Boutin. Ĝi estis asociita kun UMP. Ĉi tiu partio rilatis al la kristana demokratia tendenco, kaj metas fortan emfazon al socia konservativismo.
La 20an de junio 2009, la membroj de la FRS adoptis la novan nomon, Kristana Demokrata Partio (france Parti Chrétien Démocrate aŭ PCD), proponita de Christine Boutin.
La 10an de julio 2013, Christine Boutin anoncis, ke ŝi eksiĝas el la prezidanteco. Ĉi tiu estas akceptita unuanime. Charles-Henri Jamin tiam transprenas la provizoran estron de la partio ĝis la elekto de Jean-Frédéric Poisson ĉe la Partia nacia konvencio de la 16-a de novembro 2013.
En julio 2020, Jean-Frédéric Poisson anoncis sian kandidatecon por la prezidantaj elektoj en 2022. Prezentante sin kiel "konservativa" kandidato, li intencis defendi "francan suverenecon", malcentralizadon kaj "francan kulturon" [1],[2]. La sekvan oktobron, PCD fariĝis "VIA, la vojo de la popolo", kies li estas la partioprezidanto[3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jean-Frédéric Poisson candidat à la présidentielle (france). leparisien.fr (16a de julio 2020). Alirita 18a de juliot 2020..
- ↑ Loris Boichot (16a de julio 2020). Présidentielle 2022 : Jean-Frédéric Poisson se déclare candidat «conservateur» (Prezidenta elekto de 2020: Jean-Frédéric Poisson prezentas sin "konservatica" kandidato) (france). lefigaro.fr..
- ↑ Le Parti démocrate-chrétien devient la « voie du peuple » (La Kristina demokrata partio iĝas "La vojo de la popolo") (france). la-croix.com (2020-10-07). Alirita 2020-10-19..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo (france) Arkivigite je 2006-10-04 per la retarkivo Wayback Machine