Nova Civito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Nova Civito estis la esperantlingva eldono de revuo Città Nuova, de la movado de "Focolari" (Fajrujoj), fondita de Chiara Lubich.

Ĝi aperis ekde la fino de 1961 ĝis 1964, kun plia (nedatita) numero en 1965.

Dek-ses paĝa (unu numero, 7-12/1964, tamen, aperis duobla), grandformata, dukolora kovrilo.

La enhavo konsistis ĉefe el E-tradukoj de artikoloj aperintaj en la gazeto de la "Fajrujoj", sed ne mankis informoj el la E-movado.

Inter la kunlaborantoj estis kelkaj notindaj esperantistoj: Carlo Cecchitelli, Clelia Conterno Guglielminetti, Antonio De Salvo, Wilhelm Flammer, Giacinto Jacobitti, Mauro La Torre, Carolina Minio Paluello, Luigi Minnaja, Vincenzo Musella, Fabrizio Pennacchietti, León Toloza.

La aper-ritmo restis stabila dum la duono de 1964, kiam la manko de sufiĉa abonantaro kondukis al ĉesigo de la eldono.

En 1966 kampanjo lanĉita de pastro Giacinto Jacobitti por abon-mendoj cele al reeldonado same ne sukcesis arigi sufiĉe da monrimedoj (respondis nur 188 personoj (aŭ grupoj) kun 387 mendoj: [1]); tial oni definitive forlasis la projekton.

Aperodatoj[redakti | redakti fonton]

Unua jaro - 1, decembro 1961-januaro 1962 / 2, februaro-marto 1962 / 3, aprilo-majo 1962 / 4, junio-julio 1962 / 5, aŭgusto-septembro 1962 / 6, novembro-decembro 1962

Dua jaro - 1, januaro-februaro 1963 / 2, marto-aprilo 1963 / 3, majo-junio 1963 / 4, julio-aŭgusto 1963 / 5, septembro-oktobro 1963 / 6, novembro-decembro 1963

Tria jaro - 1, januaro-februaro 1964 / 2, marto-aprilo 1964 / 3, majo-junio 1964 / 4-5 (sen dato) julio-decembro 1964

Kvara jaro - 1,(sen dato) 1965

Totala paĝonombro: 288

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Artikolo pri la kampanjo de 1966 por revivigi "Nova Civito": http://www.esperokatolika.org/ek19661970/ek1966_05.htm#7