Nova Kairo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Kairo
urbo • urbego • new city of Egypt
Administrado
Demografio
Loĝantaro 1 500 000  (2023) [+]
Loĝdenso 3 000 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 2′ N, 31° 28′ O (mapo)30.0331.47Koordinatoj: 30° 2′ N, 31° 28′ O (mapo) [+]
Alto 271 m [+]
Areo 500 km² (50 000 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Egiptio [+]
Nova Kairo (Egiptio)
Nova Kairo (Egiptio)
DEC
Nova Kairo
Nova Kairo
Situo de Nova Kairo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo New Cairo [+]
vdr
Blick auf Neu-Kairo
Elaera vido de Nova-Kairo

Nova Kairo (arabe القاهرة الجديدة, DMG al-Qāhira al-Ǧadīda) estas laŭplana urbo en la metropola areo de Kairo en Egiptio kun karaktero de antaŭurbo. La urbo situas ĉe la sudorienta rando de la Provinco Kairo, 25 kilometrojn de Maadi [1].

Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 1 500 000 loĝantoj sur areo de 500 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 000 loĝantoj/km². Estonte la urbo povos gastigi ĝis 5 milionoj da loĝantoj [2][3].

La projekto ne devus esti konfuzita kun la planita nova ĉefurbo de Egiptio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nova Kairo estas unu el la novaj urboj konstruitaj en kaj ĉirkaŭ Kairo por mildigi la problemon de obstrukciĝo en la centra Kairo. Ĝi estis fondita en 2000 per dekreto de tiama prezidanto Hosni Mubarak kaj estis konstruita en la sekvaj jaroj. La teritorio de la urbo estis reprenita el la dezerto.  En la censo, (2006) la enloĝantaro estis proksimume 122,000 homoj kaj pliiĝis al proksimume 300,000 homoj en 2018.

La 27-an de Aprilo, 2016, prezidanto Abdel Fattah el-Sisi inaŭguris la novan ĉefsidejon de la Enlanda Ministerio en Nova Kairo, kiu estis translokigita de Kairo al Nova Kairo [4].

Pro la altaj nemoveblaĵoj, ĝi estas plejparte la egiptaj mezaj kaj superaj klasoj kiuj vivas en Nova Kairo. La postulo pri nemoveblaĵoj en la urbo estas tre alta ĉar la urbo havas bonegajn kaj tre modernajn infrastrukturojn kaj instalaĵojn laŭ egiptaj normoj. Tamen, estas kritikite ke la granda plimulto de egiptoj ne povas havigi loĝejon en Nova Kairo kaj tial la laŭplana enloĝantaronombro verŝajne ne estos atingita.

La grandurbo estas hejmo de pluraj internaciaj kaj naciaj instruejoj kaj universitatoj, inkluzive de: la Amerika Universitato, la Germana Universitato kaj la Nova Kaira Akademio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eastern Area. Alirita 2023-02-23.
  2. Home - New Cairo. Alirita 2023-04-06.
  3. Jack Schenker, 11 June 2011, "Desert storm", Guardian.
  4. "Al-Sisi inaugurates new Ministry of Interior headquarters", Daily News Egypt, 27 April 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]