Nova Sinagogo de Szeged

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nova Sinagogo en Szeged apartenas al la plej grandaj sinagogoj de la mondo.

La Nova Sinagogo
Kupolo de la sinagogo

Historio

La judoj ricevis permesojn loĝadi en Szeged en 1786, Ili konstruis novklasikisman sinagogon en 1803, kiu nun estas kulturcentro. La pli nova sinagogo estis konstruita en la jaroj 1900-1902 laŭ projekto de Lipót Baumhorn, kiu projektis 20-on da sinagogoj, sed tiu secesia sinagogo estas la plej impona. Ĝi anstataŭis tiuloke la malnovan sinagogon. Memortabulo memorigas pri la murditaj judoj en Szeged.

Interne sur la muroj estas slogenoj ankaŭ hungare. La kupolo simbolizas la mondon, kiun 24 kolonoj tenas (24 horoj). La belaj fenestrobildoj pretiĝis ĉe Miksa Róth kaj prezentas religion kaj historion de la judoj. La ornama altaro iomete imitas altaron de Jerusalemo. La orgeno muzikas foje por koncertoj.

Fontoj

  • Hungara Vikipedio
Altaro de la sinagogo