Novjara rezolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Novjara rezolucio estas esprimita celo, plano aŭ deziro por la nova jaro. Povas esti komenci ion novan, ĉesi ion fari, tranĉi malbonajn kutimojn, establi novajn kutimojn, pliigi deziratan agadon aŭ malpliigi nedeziratan, por doni al si pli altan vivokvaliton.

Popularaj novjaraj rezolucioj inkluzivas manĝi pli sane aŭ manĝi malpli, perdi korpopezon [1], legi pli, studi pli, drinki malpli, kaj kontraŭe trinki pli, fumi malpli, ĉesi fumi, fortranĉi dolĉaĵojn, ekzerci pli ofte, spekti malpli televidon, lerni aŭ perkeftigi nivelon de lingvo, esti bona al aliaj, labori pli aŭ kontraste, labori malpli, ŝpari pli aŭ fariĝi pli konscia konsumanto.

Por la amaskomunikilaro, estas kutime ligi materialon pri novjaraj rezolucioj al famuloj. Foje ankaŭ ŝtata agentejo pri sano ŝatas aranĝi reklamkampanjo kun la peta slogano "Ĉesu Fumado" antaŭ la Novjaro kaj reklamado pri nikotina maĉgumo intensiĝas dum ĉi tiu periodo, kiam multaj trovas facile fiksi altajn celojn kaj plenigi siajn kapojn kun belaj intencoj.

Novjaraj rezolucioj estas konataj pro tio, ke ili ne daŭras tiom longe kiom oni efektive celis.

En raporto de 2014, 35% el partoprenantoj, tiuj kiuj malsukcesis iliajn novjarajn rezoluciojn, agnoskis ke ili havis nerealismajn celojn, 33% el partoprenantoj ne tenis rekordon de ilia progreso kaj 23% forgesis pri ili; la restantaj respondintoj asertis ilin faris tro da rezoluciojn.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (February 2011) “New Year's Resolutions to Lose Weight – Dreams and Reality”, Obesity Facts 4 (1), p. 3–5. doi:10.1159/000324861. 
  2. . Bunch of failures or just optimistic? finder.com.au New Year's Resolution Study shows New Year novelty fizzles fast - finder.com.au (29 December 2014). Alirita 19 April 2018.