Hektora delfeno
Hektora delfeno | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
La Hektora delfeno (Cephalorhynchus hectori) estas la plej bone konata el la kvar delfenoj de la genro Cephalorhynchus kaj, kun sia subspecio delfeno Maui, estas la nura cetaco endemia de Novzelando. Proksimume 1.4 m longa, ĝi estas unu el la plej malgrandaj cetacoj.
Estas du subspecioj: C. h. hectori, nome la plej multnombra subspecio, troviĝas ĉirkaŭ la Suda Insulo, dum la tre draste endanĝerita Delfeno de Maui (C. h. maui) troviĝas ĉe la nordokcidenta marbordo de la Norda Insulo.[1] La Hektora delfeno estas la plej malgranda kaj plej rara delfeno en la mondo.[2] La Delfeno de Maui estas unu el la ok plej endanĝeritaj grupoj de cetacoj. Esplorado de 2010/2011 pri la Delfeno de Maui fare de la Novzelanda Departemento de Konservado ĉirkaŭkalkulis ke restas nur 55 plenkreskuloj.[3]
La Hektora delfeno estis nomita laŭ Sir James Hector (1834–1907), kiu estis kuratoro de la Kolonia Muzeo en Wellington (nuntempe Muzeo de Novzelando Te Papa Tongarewa). Li ekzamenis la unuan specimenon trovita de tiu delfeno. La specio estis poste science priskribita de la Belga zoologo Pierre-Joseph van Beneden en 1881.
Maoriaj nomoj de la Hektora delfeno kaj de la Mauia delfeno estas tutumairekurai, tupoupou kaj popoto.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Baker, Alan N.; Smith, Adam N.H.; Pichler, Franz B. (2002). "Geographical variation in Hector's dolphin: recognition of a new subspecies of Cephalorhynchus hectori". Journal of the Royal Society of New Zealand. 32 (4): 713–727. doi:10.1080/03014223.2002.9517717. Alirita la 14an de Novembro 2018.
- ↑ "Hector's Dolphin." WorldWildlife.org. World Wildlife Fund, n.d. Web. 23a de Oktobro 2014.
- ↑ "Maui's dolphin abundance estimate". Arkivigite je 2014-10-16 per la retarkivo Wayback Machine New Zealand Department of Conservation. Alirita la 13an de Marto 2012.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- National Audubon Society: Guide to Marine Mammals of the World ISBN 0-375-41141-0
- Encyclopedia of Marine Mammals ISBN 0-12-551340-2
- Whales, Dolphins and Porpoises, Mark Carwardine 1995 ISBN 0-7513-2781-6