El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nußloch - prononco [NUSloĥ] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Neckar kaj en la distriktaro Karlsruhe de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 11 331 loĝantojn.
La komunuma teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.