Nuclear War Survival Skills

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuclear War Survival Skills
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Cresson Kearny
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato septembro 1979
Eldonejo Oak Ridge National Laboratory
vdr

Nuclear War Survival Skills aŭ mallonge NWSS estas anglalingva libro verkita de Cresson Kearny kiel manlibro de civila defendo. Ĝi enhavas informojn kolektitajn el la esploro farita ĉe Oak Ridge National Laboratory dum la malvarma milito kaj el la longa vivado en ĝangalo fare de Kearny kaj el liaj internaciaj vojaĝoj.

Nuclear War Survival Skills strebas provizi ĝeneralan publikon per konsiloj pri kiel travivi verŝajnajn kondiĉojn en la kazo de nuklea katastrofo kaj enkuraĝigi de optimismon alfrontante tia-ĉi specan katastrofon per aserto de travivebleco de nuklea milito.

Trarigardo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la ĉefaj ĉapitroj estas antaŭparoloj de Edward Teller kaj Eugene Wigner. Post tio estas enkonduko, kiu klarigas, ke eĉ sukceso de la Strategia Defenda Iniciato (angle Strategic Defense Initiative) ne igus "memhelpan civilan defendon" antikva. Oni komparas preparojn de civila defendo en Svislando, Sovetunio kaj Usono, kie oni konkludas, ke: "Svislando havas la plej bonan sistemon de civila defendo"; "La regantoj de Sovetunio... daŭre preparas rusojn batali, travivi kaj veki en ĉiuj specoj de militoj"; kaj ke "Usono advokaciis por... strategio, kiu intence lasas siajn civitanojn esti neprotektataj ostaĝoj de siaj malamikoj."[1] Tial "La emfazo en tiu ĉi libro estas sur preparoj por travivado, kiuj povas esti faritaj en kelkaj lastaj tagoj de malpliboniĝanta krizo."[1]

La Danĝeroj de Nukleaj Armiloj: Mitoj kaj Faktoj[redakti | redakti fonton]

La unua ĉapitro strebas provizi informojn refuti diversajn malmoraligajn mitojn kaj reasertas potencialan traviveblecon kaj realecon de nukleaj armiloj. "Kompleta nuklea milito inter Ruslando[sic] kaj Usono... estus for de la fino de homa vivo sur tero."[2] Listigitaj mitoj inkluzivas: "Radianta elfalaĵo el nuklea milito venenigus la aeron kaj la tutan medion. Ĝi mortigus ĉiun."; "Radiado de elfalaĵo trairas ĉion; ne eblas eskapi ĝiajn mortigajn efikojn."; kaj "Netravivebla "nuklea vintro" certe sekvos nuklean militon."[2]

Psikologiaj Preparoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi ĉapitro provizas informojn pri tujaj efikoj de termonukleaj eksplodoj kaj pri verŝajnaj homaj reagoj al ili, strebante malpligrandigi hororon kaj konfuzon, kiu estus vasta post neatendita nuklea atako. "Kelkaj homoj pensus, ke la fino de la mondo venis, se ili estus en la areo laŭvente de surtera eksplodo de nukleaj armiloj, kiuj elsuĉis milionojn da tunoj de polvigita grundo en la aeron."[3]

Avertado kaj Komunikado[redakti | redakti fonton]

Ĝi ilustras limigojn de la Nacia Averta Sistemo (angle National Warning SystemNAWAS) kaj de la sirena atak-averta signalo, konkludante ke "En la kazo de kompleta atako, la fruaj eksplodoj donus sufiĉan averton al plejmulto de la homoj por atingi proksiman ŝirmejon ĝustatempe."[4]

Evakuo[redakti | redakti fonton]

Pro anstataŭigo de grandaj armilkapoj sur neakurataj rakedoj per malpli grandaj armilkapoj sur pli akurataj rakedoj, "vi povas logike konkludi, ke se via hejmo ne estas pli proksime ol 10 mejlojn (proksimume 16 kilometrojn) de la plej proksima probabla celo, vi ne bezonas evakui vin por eviti la danĝerojn de eksplodo kaj fajro."[5] Evakuo relevanta al la radiada risko de elfalaĵo estas detale pridiskutata, kie estas notite, ke plejmulto de la disponeblaj mapoj de elfalaĵaj risk-areoj estis neakurataj, neĝisdataj kaj misgvidaj.[5]

Ŝirmejo, la Plej Granda Bezono[redakti | redakti fonton]

Provizas informon pri pri protekto kontraŭ elfalaĵo kaj pri bazaj strukturoj; kompletaj proponoj por "6 specoj de per grundo kovritaj ŝirmejoj" estas provizataj en Aldonaĵo A.

Ventumado kaj Malvarmigado de Ŝirmejoj[redakti | redakti fonton]

"Kelkaj ŝirmejoj danĝere varmiĝos ene de kelkaj horoj."[6] La aer-pumpilo de Kearny (angle The Kearny air pump; kies priskribo estas en la aldonaĵo) estas rekomendata, konsiderante naturan ventumadon nesufiĉan kaj elektrajn pumpilojn nefidindajn kaj varmigantajn la aeron.[7] Filtriloj estas konsiderataj nenecesaj, "la danĝero de elfalaĵaj partikloj envenintaj la ŝirmejon per nefiltrita ventuma aero estas malgranda kompare kun la danĝeroj de nesufiĉa ventumado."[6]

Protekto Kontraŭ Fajro kaj Karbona Monooksido[redakti | redakti fonton]

Fajro estas konsiderata la tria plej danĝera risko post direktaj eksplodaj efikoj kaj elfalaĵa radiado. Estas notite, ke dum la Bombado de Dresdeno, "Plejmulton de la mortoj kaŭzis enspirado de varmaj gasoj kaj karbona monooksido".[8]

Tio ĉi estas eĉ pli granda danĝero en ŝirmejoj, kiuj dependas je ventumado. Se fajro okazas en la ŝirmejo, la enloĝantoj devus iri en ĉambron, en kiu la ventumado el aliaj ĉambroj povus esti malebligita. Dum konstruado de ŝirmejo, Dr-o A. Broido proponas lokigi la eniran ventum-tubon tiom for de fajrigeblaj materialoj, kiom eblas.

Akvo[redakti | redakti fonton]

Estas diskutata la graveco de akvo por baza travivado kun la rekomendo, ke 4 ĝis 5 kvartoj (3,78 ĝis 4,73 litroj) da trinkebla akvo per tago per persono estas necesa kiel minimumo.[9] Metodoj de stokado, transportado kaj purigado de akvo estas ankaŭ klarigitaj rekomendante per plasto kovritajn subterajn stokejojn por stokado de grandaj kvantoj da akvo.[9]

Manĝaĵo[redakti | redakti fonton]

Baza vegetara dieto konsistanta nur el la stoko de bazmanĝaĵoj estas prezentita kune kun bazaj nutraj faktoj kaj speciala rekomendo por infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj. "Kaj pro la rimarkinda produktemo de usona agrikulturo, estus sufiĉe da grejnoj kaj faboj stokitaj por provizi travivantajn usonanojn per sufiĉa manĝaĵo por almenaŭ unu jaro post granda nuklea atako.[10] Estu gardema manĝante karnon. Areoj kun sufiĉo da elfalaĵo por malsanigi la bestojn iĝos alt-riskaj areoj por kontaminita karno. En kriza situacio la karno devus esti kuirita ege bone ("very well done").

Mezuriloj de elfalaĵa radiado[redakti | redakti fonton]

Kearny Fallout Meter

Revizias la plej bonajn dozo-mezurilojn kaj dozimetrojn atingeblajn en 1987 kaj priskribas Kearny fallout meter, "hejm-fareblan dozo-mezurilon", kiu povas esti farita el ĝuste skaligita kopiaĵo de la planoj, kiel tiuj provizitaj en la formo de kopiaĵoj en la libro.[11][12]

Lumo[redakti | redakti fonton]

"En militaj kondiĉoj, eĉ pala lumo, kiu videbligas nur la konturojn de apudaj homoj kaj aĵoj povas krei diferencon inter eltenebla situacio kaj martirio."[13] Planoj por taŭga olea lampo estas inkluzivitaj.[13]

Rifuĝeja Higieno kaj Antaŭzorga Medicino[redakti | redakti fonton]

Kovritaj temoj inkluzivas: Pura akvo kaj manĝaĵo; kontrolo de insektoj; prevento de haŭtaj malsanoj; forigo de homaj malpuraĵoj; forigo de kadavroj; kaj preventado de spirsistemaj malsanoj.[14]

Travivado sen doktoroj[redakti | redakti fonton]

Where There Is No Doctor estas rekomendata aldona legaĵo por tiu ĉi ĉapitro. Citaĵoj estas provizitaj kune kun aldonaj informoj specifaj por sanefikoj de radiado kaj por la uzo de kalia jodido.[15]

Taŭga meblaro por ŝirmejo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi ĉapitro estas pridiskutata improvizita meblaro, inkluzive de hamako kreita el litotolaĵoj kaj de pendanta seĝo kreita el la hamako.[16]

Improvizitaj vestaĵoj kaj protektiloj[redakti | redakti fonton]

Estas klarigitaj principoj de varma insulado; estas provizitaj ideoj por taŭgaj vestaĵoj por malvarma kaj malseka medio.[17]

Minimuma antaŭ-kriza prepariĝo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi ĉapitro estas provizita listo de rekomenditaj prepariĝoj por: ŝirmejo, ventumado de ŝirmejo, akvo, manĝaĵo, elfalaĵa mezurilo, higieno, medikamentoj, lumo, komunikiloj, ktp.[18]

Permanenta elfalaĵa ŝirmejo por ambaŭ uzoj[redakti | redakti fonton]

Estas provizitaj konsideroj por permanenta elfalaĵa ŝirmejo kun emfazo de maksimuma loĝebleco je minimuma kosto.[19]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Nuclear War Survival Skills en la angla Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 2–10. ISBN 0-942487-01-X.
  2. 2,0 2,1 Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 11–20. ISBN 0-942487-01-X.
  3. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 21. ISBN 0-942487-01-X.
  4. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 23–25. ISBN 0-942487-01-X.
  5. 5,0 5,1 Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 28–30. ISBN 0-942487-01-X.
  6. 6,0 6,1 Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 51–56. ISBN 0-942487-01-X.
  7. Kearny, Cresson H. (1967) Instructions for Building a Homemade Large-Volume Shelter-Ventilating Punka-Pump. Oak Ridge, TN: Oak Ridge National Laboratory. doi:10.2172/4455031.
  8. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 62–66. ISBN 0-942487-01-X.
  9. 9,0 9,1 Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 67–71. ISBN 0-942487-01-X.
  10. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 76–78. ISBN 0-942487-01-X.
  11. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 95–100. ISBN 0-942487-01-X.
  12. Kearny, Cresson H. (1978) The KFM, A Homemade Yet Accurate and Dependable Fallout Meter (angle). Oak Ridge, TN: Oak Ridge National Laboratory.
  13. 13,0 13,1 Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 101–103. ISBN 0-942487-01-X.
  14. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 106–108. ISBN 0-942487-01-X.
  15. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 109–117. ISBN 0-942487-01-X.
  16. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 118–125. ISBN 0-942487-01-X.
  17. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 126–132. ISBN 0-942487-01-X.
  18. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 133–134. ISBN 0-942487-01-X.
  19. Kearny, Cresson H.. (1988) Nuclear War Survival Skills. Oregon Institute of Science and Medicine, p. 135–151. ISBN 0-942487-01-X.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]