Nudokula kolombo
Aspekto
Nudokula kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Patagioenas corensis (Jacquin, 1784) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Nudokula kolombo (Patogienas corensis) antaŭe (Columba corensis) estas sudamerika kolombo de la familio Columbidae, kiu vivas en norda Kolombio, Venezuelo kaj Nederlandaj Antiloj, partikulare en Arubo. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.
Temas pri grizecbruna kolombo kun rozkolora nuanco en kapo kaj kolo, po unu grizeca makulo en ĉiu kolflanko, kaj malhelbrunaj flugiloj. La piedoj estas ruĝecaj kaj la beko flaveca. La plej rimarkinda trajto estas senpluma okulringo kiu montras malhelbrunan haŭton, kio nomigas la specion. Inter la grenat-kolora iriso kaj la okulringo estas pli fajna grizeca okullimo.