Nuklea Esplorcentro Soreq

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuklea Esplorcentro Soreq
esplorcentro • nuklea centralo • malpezakva reaktoro
Komenco 1958 vd
Geografia situo 31° 53′ 57″ N, 34° 42′ 10″ O (mapo)31.899334.7028Koordinatoj: 31° 53′ 57″ N, 34° 42′ 10″ O (mapo)
Lando(j) Israelo vd
Situo Javne
Nuklea Esplorcentro Soreq (Centra distrikto de Israelo)
Nuklea Esplorcentro Soreq (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Nuklea Esplorcentro Soreq
Nuklea Esplorcentro Soreq
Lokigo de Centra distrikto de Israelo en Israelo
Map
Nuklea Esplorcentro Soreq
Fondinto(j) Israel Atomic Energy Commission vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Nuklea Esplorcentro Soreq (hebree המרכז למחקר גרעיני שורק, HaMerkaz LeMeĥkar Gar'ini Sorek, mallongigite Sorek) estas israela esplorinstituto situanta proksime de la kibuco Palmachim kaj la urbo Javne ĉe la rivero Sorek. Ĝi estas unu el la du nukleaj esplorinstitutoj en Israelo. Esplorado kaj evoluo por civilaj celoj estas aranĝitaj en tiu ĉi centro.

Kontraste al la dua instituto, la Nuklea Esplorcentro - Negev, tiu ĉi instituto estas sub la inspektado de la Internacia Atomenergia Agentejo [1].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko prezentanta la atoman esploran centron Soreq, 1960

Konstrulaboroj de la atoma esplorcentro komenciĝis en 1958. La reaktoro estis funkciigita en 1960. Tio estis 5 MW malpeza akvoreaktoro kiu estis liverita fare de Usono en la 1950-aj jaroj kiel parto de la programo Atoms for Peace kaj ne estis taŭga por la produktado de nukleaj armiloj [2].

Ekzistas ankaŭ 10 MeV protonciklotrono kaj 40 MeV linia akcelilo.

Jam la 1970-aj jaroj, la atomesplorcentro deturnis sin de pura nuklea esplorado kaj dediĉis sin al aliaj interfakaj areoj de fiziko, medicino, astronaŭtiko, nuklea sekureco, atmosfera esplorado kaj nuklea medicino.

La instituto estas aligita kun la Israela Atomenergia Komisiono (IAEC)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nuclear Research Center - Soreq. Israel Atomic Energy Commission. Arkivita el la originalo je 2018-06-14. Alirita 22 January 2016.
  2. Soreq Nuclear Research Center / Philip Johnson, Gili Merin, ArchDaily, 8 July 2013

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]